Zsuzsa Koncz
Zsuzsa Koncz [ĵuĵa konc], hungare Koncz Zsuzsa, Esperante Susano Koncz estas elstara hungara kantisto.
Zsuzsa Koncz naskiĝis la 6-an de marto 1946 en Pély.
Biografio
Zsuzsa Koncz komencis sian kantistan karieron en Hungara Televizio, kie kune kun alia gimnaziano ili atingis la 2-an lokon en konkurso pri kantado. En 1967 ŝi havis ĉefrolon en filmo Ezek a fiatalok (Tiuj gejunuloj), dume ŝi koncertadis, precipe kun bando Illés ne nur enlande, sed ankaŭ en Germanio (en ambaŭ partoj), en Sovetunio, en Francio ktp. Ŝi estis la plej konata ŝlagrokantistino dum estreco de János Kádár. Kelke da ŝlagroj estis malpermesitaj, sed la aliaj furoris. Ŝi ricevis premion Kossuth en 2008, pli frue ankaŭ aliajn premiojn.
Diskografio
- 90 hungaraj kaj 18 eksterlandaj muzikdiskoj memstare, krome ŝi partoprenis en aliaj diskoj
Ŝiaj filmoj
- Ezek a fiatalok (Tiuj gejunuloj), 1967
- Szevasz, Vera!, 1967
- Bűbájosok, 1970
Fontoj
- Hungara Vikipedio
- www.konczzsuzsa.hu (ŝia hompaĝo)