Zyplių dvaras

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zyplių dvaras
en la biena parko
en la biena parko
en la biena parko
manor house [+]

Landobordo Litovio
Koordinatoj54° 56′ 24″ N, 23° 11′ 39″ O (mapo)54.9423.19416667Koordinatoj: 54° 56′ 24″ N, 23° 11′ 39″ O (mapo) [+]

StiloKlasikismo

Fondiĝo19-a jarcento

Zyplių dvaras (Litovio)
Zyplių dvaras (Litovio)
DEC
Zyplių dvaras
Zyplių dvaras
Map
Zyplių dvaras
Vikimedia Komunejo:  Zyplių dvaras [+]
vdr

Zyplių dvaras (dvaras signifas bienon kaj Zyplių estas genitiva formo de nomo "Zypliai", do pli esperantigite estus "bieno Zypliai") estas historia bieno en Lukšiai, komunumo Šakiai, Litovio - ĝis 2010 aparteninta al la distrikto Marijampolė. La historia areo nun uziĝas kiel arta centro kaj loko de nacie konataj subĉielaj koncertoj, por kolekti monon por la plia renovigo de la vasta konstruaĵaro. Tamen la komparo de la ĉefa konstruaĵo en 2011 (fare de esperantista vikipediisto) kaj en 2014 jam montras la rapidan progreson de la renovigoj. Plia parto de la komplekso estas la etnografia muzeo Zanavykai, eblas tranokti kaj historie manĝi luksajn pladojn laŭ lokaj receptoj el la 19-a jarcento en apudaj konstruaĵoj - kaj la etnografia muzeo ankaŭ organizas kursojn pri tradiciaj metioj kaj kuirarto aparte por infanaj grupoj ekzemple el elementaj lernejoj de Litovio.

la ĉefa biena konstruaĵo en 2011
kaj en 2014, post renovigo

Historio[redakti | redakti fonton]

Napoleono Bonaparto en 1812 donis la parton sude de la rivero Nemuno de la tiama administra teritorio Veliuona - la paroĥojn Lukšiai, Sintautai, Plokščiai kaj Ilguva - al duko Juozapas Poniatovskis, kiu mortis jam en 1813. La bienon heredis lia fratino Terese Tiškevičienė. La tuta biena posedaĵo - 155 vilaĝoj kaj ĉirkaŭaj vastaj arbaroj - estis nomata laŭ pli aĝa biendomo, nun nomata "malnova Zypliai". La nova posedantino eĉ ne vidis la bienon, ĉar ŝi loĝis konstante en Parizo. Ĉirkaŭ la jardeko 1845–1855, kiam al ŝi mankis mono, ŝi vendis la grandbienon al prospera bienulo Jonas Bartkovskis. Ĉi tiu konstruis novan grandbienan palacon proksime al Lukšiai kaj nomis ĝin "Nova Zypliai".

Post la morto de la bienulo, la grandbieno iris al sia duonfilino, de ŝi al Liudvika Ostrovskienė, kiu vendis la bienon al grafo Tomas Potockis, kiu de 1891 ĝis 1901 esence restrukturis la grandbienon - interalie li transformigis la unuetaĝan palacon al duetaĝa, kreis la okcidentan parton de la parko kaj konstruis vojojn kaj stratojn limantajn al la parko. Ĉirkaŭ 1897 pro bruliĝo de vapormaŝino ĉiuj lignaj kromkonstruaĵoj forbrulis, kaj brikaj masonaĵoj estis rekonstruitaj anstataŭ ili. En 1912 la grafo mortis subite; post lia morto ĝis la dua mondmilito, la grandbienon regis la grafa edzino. En 1919 katolika pastra seminario estis translokigita ĉi tien, kaj poste estis malfermita agrikultura lernejo. Post kiam Sovetunio en 1944 konkeris Litovion, ĉi tie estis hospitalo, oficejo de kolĥozo kaj distrikta plenuma komitato.

En 2002 komenciĝis vasta renovigo de la palaco, kaj en 2012 la restarigita grandbieno estis malfermita. Ekde 2014 etnografia muzeo Zanavykai situas en la iama kaleŝejo de la bieno. Nuntempe la grandbieno elmontras multajn artaĵojn: pentraĵojn, artmetiaĵojn, lignajn kaj ŝtonaj skulptaĵojn, ceramikaĵojn, forĝaĵojn kaj vitraĵojn. En la biena teritorio okazas koncertoj, artaj kaj etnografiaj prezentadoj, kursoj, tendaroj kaj komunaj subĉielaj pentrado-sesioj - en majo 2011, ankoraŭ antaŭ la oficiala malfermo, ankaŭ esperantista kunveno gastis tie. Ĉirkaŭ 10 mil homoj vizitas la grandbienon ĉiujare en normalaj cirkonstancoj sen pandemiaj limigoj.