Monujo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monujo
Moderna virina monujo
Monujo por moneroj
Replikaĵo de romia monujo

Monujo estas saketo destinita por enteni monerojn, kiun oni portas ordinare en la poŝo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum mezepoko mono estis pli ofte portata en saketo, ĉefe moneroj, sed ankaŭ metalpecoj aŭ valoraj ŝtonoj. Tiuj saketoj estis ĉirkaŭ pojnograndaj, fermitaj per ŝnuro aŭ leda rimeno kaj fiksitaj al zono. Tiu formo ekzistis ankoraŭ komence de la 19-a jarcento.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]