Viandhaketaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bovaĵhaketaĵo
Industria viandhaketaĵproduktado.

Viandhaketaĵo estas miksaĵo de muelita viando.

Origine ĝi estis restaĵo, el pecetoj da viando kiuj restis dum la divido de la viando. Ĉi tiu tranĉrestaĵo estis hakita en pli etajn pecojn (tial la nomo) aŭ muelita.

Nuntempe oni faras la haketaĵon el "ordinara" viando, ĉar ĝi estas la plej vendata viandaĵo. Oni eĉ importas viandon por fari el ĝi haketaĵon.

Viandhaketaĵo estas ofte uzata en fornomanĝaĵoj kaj por fari el ĝi viandobulon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]