Ĉefepiskopaj Vinkeloj en Kroměříž

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉefepiskopaj Vinkeloj - Eniro

Koordinatoj: 49° 18′ 1.52″ N 17° 23′ 30.85″ O / 49.3004222 °N, 17.3919028 °O / 49.3004222; 17.3919028 (mapo) La Ĉefepiskopaj Vinkeloj en Kroměříž estis fonditaj en la jaro 1266 kaj ili estas nedividebla parto de la nacia kultura memoraĵo de la kastela konstru-komplekso en Kroměříž. Ekde la jaro 1345 ili havas, kiel ununuraj en meza Eŭropo, privilegion produkti mesan vinon laŭ la Vatikana normo. Ili estas pure naturaj, nesukeritaj kaj sen kiuj ajn ĥemiaj substancoj. Danke al sia profundeco (6,5 m) la vinkeloj havas idealajn kondiĉojn por maturiĝado de la vino. La mesa vino maturiĝas en lignaj bareloj ĉe temperaturo de 9° ĝis 11° C. La plej granda barelo havas enhavon de 19 280 litroj kaj ĝi estas stegita per stegoj, la plej malnova barelo estas el la jaro 1805. La tuta produktado de ĉitieaj vinoj estas sub eklezia inspekcio jam pli ol 750 jarojn.[1]

La Ĉefepiskopaj Vinkeloj en Kroměříž (Na Kopečku 1487) proponas ekz. trarigardon de la historiaj spacoj kun gustumado de vinoj aŭ sidiĝo en agrabla medio inter la bareloj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]