Ĝungario

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La hodiaŭa Ĝungario (ankaŭ Ĝungaria baseno) aŭ Ĝungarujo estas centra-azia baseno en la nuna Ĉinio. Ĝi formas kun alia ebenaĵo (orienta Turkestano) la ujguran aŭtonomian regionon Ŝinĝango en nordokcidenta Ĉinio kaj havas la ĉefurbon Urumqi.

Nomdeveno[redakti | redakti fonton]

La nomo "Ĝungaraj" devenas el la mongola popola tribo ĝungaroj, kiuj regis en la regiono en la 17-a jarcento. La nomo Ĝungario signifas: Lando de la ĝungaroj. En la mongola lingvo la origino de la vorto estas Zuun Gar(-a ĥanejo), (en la malnova mongola Ĝegun Gar) signifas maldekstran manon. Tradicie mongolaj imperioj dividas sian teritorion en tri partojn: Gol (centra), Baruun (dekstra), kaj Zuun (maldekstra).

Geografia situo[redakti | redakti fonton]

La malaltaĵo Ĝungario (ĉine: Ĝunggar Pendi) situas inter la montaroj Tjanŝano en nordokcidento, la Bogdaŝan en sudo kaj la Ĝungara alatau en okcidento. En nordo kaj oriento fermiĝas la rusa kaj mongola Altajo. En okcidento ĝi troviĝas sur krestoj de Alatau la limoj al Kazaĥstano. En oriento, Ĝungario trairas al Gobi-dezerto.

La centra Ĝungario estas duondezerta, dezerta areo, dum la areoj ĉe la piedoj de la montaro estas traplektitaj kun multaj riveretoj, kiuj malaperas en la dezerta grundo. En tiu rivereta paro de Ĝungario vivas plimulto de la loĝantaro.

Plej granda rivero de la regiono estas la Irtiŝ.