Drangey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Drangey
insulo [+]

AkvejoAtlantiko

Supermara alteco180 m [+]
Koordinatoj65° 57′ N, 19° 41′ U (mapo)65.9466-19.6884Koordinatoj: 65° 57′ N, 19° 41′ U (mapo)
Areo0,2 km² (20 ha) [+]
Loĝantaro0 [+]
HorzonoUTC±00:00 [+]

Drangey (Islando)
Drangey (Islando)
DEC
Drangey
Drangey
Map
Drangey
Vikimedia Komunejo:  Drangey [+]
vdr

Drangey estas roka insulo en Skagafjörður, Islando. De la insulo oni havas bonan panoramon super la tuta distrikto. Drangey unue estis momita en Grettis saga (Sagao de Grettir). La ekzilito, Grettir, restis en la insulo siajn lastajn ekzilajn jarojn kune kun sia frato, Illugi, kaj la sklavo Glaumur kaj tie ili estis mortigitaj en la jaro 1031.[1]

Ekzistas fama popolrakonto en kiu estas dirita ke du noktotroloj vojaĝis laŭ la fjordo kun sia bovino kiam la suno subite aperis kaj tiam ili ĉiuj ŝtoniĝis. La bovino ŝanĝiĝis en la insulo mem sed la troloj en altaj rokoj, nomitaj: Karl (Viro), norde de la insulo kaj Kerling (Virino), sude de ĝi. La Viro falis kaŭze de granda tertremo en la jaro 1755 sed la Virinego ankoraŭ staras je sia 52 metra alteco. Pro tie oni kelkfoje nomis Drangey la printempnaskantan bovinon ĉar ĉiuprintempe en la insulo oni kolektis ovojn de marbirdoj kiuj estas multnombraj en la rokaro de Drangey kaj tie ankaŭ kaptis birdojn en ĝia ĉirkaŭaĵo.

En la klifoj de Drangey ĉefe la nigraj marbirdoj ellasas siajn ovojn. Tiuj birdoj estas longbeka urio kaj dikbeka urio kiuj ellasas ovojn sur mallarĝaj bretoj aŭ en grotoj en la abrupta klifo. Aŭkoj ĉefe ellasas siajn ovojn en ŝtonegaroj sube de la klifoj kaj tion ankaŭ faras la nigra urio kaj la fraterkuloj kvankam la plej multaj el ili fosas truojn sur la rando de la klifoj ene de kiuj ili ellasas siajn ovojn. De aliaj birdoj kiuj ellasas ovojn en Drangey oni povas mencii fulmaron kaj kition aŭ la trifingran mevon kiel oni ankaŭ nomas ĝin. Ankaŭ tie havas siajn nestojn unu paro de korvoj kaj unu paro de falkoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Grettis saga. Íslenzk fornrit, VII bindi. Reykjavík 1934.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

http://tradukisto.esperanto.is/contents/show/23 Arkivigite je 2017-03-22 per la retarkivo Wayback Machine