Henri Deterding

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Henri Wilhelm August DETERDING (la 19-an de aprilo 1866, Amsterdam - la 4-an de februaro 1939, St Moritz) estis dum multaj jaroj gvidanto de Royal Dutch Petroleum Company kaj poste Royal Dutch/Shell, unu el la plej grandaj naftokompanioj.

Oni nomis lin "Napoleono de la nafto", Deterding estis respondeca pri evoluigo de cisterna ŝiparo de Royal Dutch por konkuri kun Shell de Marcus Samuel. Li aĉetis naftokampojn en Rusio de la Rothschild-familio en 1911. Deterding helpis en 1935 la naziojn per vendo de nafto je kredito. Pro tio li devis forlasi la entreprenon.

Li estis honore distingita per kavalireco en 1920 pro naftoliveroj pro la aliancanoj dum la unua mondmilito (oficiale pro la plibonigo de la angla-nederlandaj rilatoj).