John Playford

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Playford

John PLAYFORD estas angla eldonisto, kiu publikigis en 1651 manlibron priskribantan la tiam ege popularaj "country dancing", Anglaj kampardancoj , dancitaj fakte ĝis en la kortego de la angla reĝo. La populareco de tiu danco-stilo daŭris almenaŭ unu jarcenton plu, kaj aliaj eldonoj sinsekvis, entenante pli kaj pli da malsamaj novaj dancoj. Tiuj dancoj estante figur-dancoj, gravis, ke la dancontoj antaŭe lernu la sinsekvon de la paŝoj kaj figuroj de ĉiu individua konata danco antaŭ ol riski sin ekdanci ĝin. El ili devenis en la 19-a jarcento la "quadrilles", kaj en Usono la "square dance".

Tiuj dancoj iom post iom malfuroriĝis kaj malaperis. Sed komence de la dudeka jarcento Cecil Sharp kolektis kaj revivigis ilin. De tiam en Anglio kaj egale alilande asocioj aranĝas staĝojn por lerni, kaj balojn por danci ilin, kaj malampleksa sed fervora ŝatantaro plu flegas tiun genron da danco, kies ĉarmon ili aprezas.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.