Alien: Resurrection

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alien: Resurrection
filmo
Originala titolo Alien: Resurrection
Produktadlando Usono
Originala lingvo Angla
Kina aperdato 26-a de novembro 1997
Daŭro 1h56
Ĝenro Sciencfikcio
Kameraado Darius Khondji
Buĝeto 70 000 000 USD
Reĝisoro(j) Jean-Pierre Jeunet
Produktisto(j) Bill Badalato, Gordon Carroll, David Giler, Walter Hill
Scenaro Joss Whedon
Laŭ la verko de ---
Filmita en Usono
Loko de rakonto USM Auriga
Muziko de John Frizzell
Rolantoj Sigourney Weaver • Winona Ryder • Ron Perlman • Dominique Pinon • Gary Dourdan • Michael Wincott • Brad Dourif • Leland Orser • Dan Hedaya • J. E. Freeman • Kim Flowers • Raymond Cruz • David St. James • Tom Woodruff Jr.
Laboratoriaj kaj optikaj efektoj Pitof, Erik Henry
Produktinta firmao 20th Century Fox (Usono)
Distribuo 20th Century Fox
IMDb
vdr

Alien: Resurrection estas la kvara filmo de la sagao Alien. Reĝisorita de la franca sciencfikcisto Jean-Pierre Jeunet, tiu usona horora filmo kies rakonto troviĝas en spacoŝipo aperas kvin jaroj post la tria epizodo de la serio, en kiu la heroino, Ellen Ripley, mortis. Estis do granda surprizo por la ŝatantoj ekvidi tiun novan epizodon. La filmo havas neerareble la stampon de sia reĝisoro, kaj verŝajne celas junan publikon kun heroaro tre ĉarmaj. Ĝi estis la malplej sukcesa epizodo de la serio, kun 161,8 milionoj de dolaroj tutmonde.

Cefrolantoj[redakti | redakti fonton]

Rolanto Rolato
Sigourney Weaver 8-a klono de Ellen Ripley
Winona Ryder Call
Ron Perlman Johner
Dominique Pinon Vriess
J. E. Freeman D-ro Wren
Michael Wincott Elgyn
Gary Dourdan Christian
Kim Flowers Hillard
Raymond Cruz Distephano
Brad Dourif D-ro Gediman
Dan Hedaya Ĝeneralo Perez

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ 1379, en la spacoŝipo USM Auriga, sciencistoj strebas eligi beban ksenomorfon el la korpo de Ripley. Ili sukcesis kloni ŝin kaj ŝia gasto post retrovi sangsamplon de ŝia korpo sur la planedo Fiorina 161 en 2356. Ripley (alinome 8-a provo de klono), kiu nun estas parte alien-a pro ne kontrolita miksado de DNA vekiĝas do 200 jaroj post la memmortiĝo de sia modelo. Ŝlosita for de sia "bebo", la alien, kiu estas la vera kialo de ilia klonado, Ripley disvolvas predantan lertecon kaj perceptan konscion pri la sorto de la aliaj aliens. Du jaroj poste, spacoŝipo nomita la Betty kies grupanoj estas kontrabandistoj, kunportas plurajn forrabitajn malliberulojn en stazstato. La kontrabandistoj poste ekscios ke la kompatinduloj estas nutronta ksenomorfan embrion. Dumtempe, la aliens sukcesas eskapi el sia ĉelo, mortigante unu el ili. La ksenomorfa flava kaj acida sango de la mortulo fandas la ĉelan parieton kaj ebligas eskapvojon. La defio por la kontrabandistoj, baldaŭ reatingitaj de Ripley, estos reveni bonfarte al la Betty. Homforma roboto, Call, modifas la vojiron de la USM Auriga (kiu normale iris al Tero) kaj programas eksplodon de la ŝipo. Ripley 8 retrovas siajn ksenomorfajn gefratojn kaj malkovras ke pro la interŝanĝo de DNA, la alien-a reĝino heredis de homa graveda sistemo kaj naskas krucaĵon inter ksenomorfo kaj homo. Sed tiu nova infano mortigas sian patrinon kaj montras korinklinon por Ripley. Ripley hastas forfuĝi al la Betty sed la kreitaĵo silente sekvas ŝin, kaj kiam ŝi retroviĝas interne de la spacoŝipo malproksimiĝanta de la USM Auriga, Ripley devas alfronti sian "idon" kaj kaĉigas kaj sendas ĝin en la spaco malvarmon. Post eksplodo de la USM Auriga, la Betty surteriĝas apud dezertiga Parizo kun kvar ŝipanoj.