Hans Joachim von Zieten

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hans Joachim von Zieten

Hans Joachim von ZIETEN (foje skribita Ziethen, naskita la 14-an de majo 1699 en Wustrau, mortinta la 26-an de januaro 1786 en Berlino) estis unu el la plej famaj kavaleriaj generaloj de Prusio kaj intima konsilanto de reĝo Frederiko la 2-a. Lia kromnomo estis Zieten aus dem Busch (germane: Zieten el la arbustaro = surprize, kiel kavaleria atako el arbusta kaŝejo).

Zieten devenis el malriĉa (kvankam nobela) familio kaj estis malaltstatura, tial lia armea kariero komence estis malsukcesa. Lia disciplino ne estis perfekta, kiam li sentis sin ofendita de superuloj; li estis kontraŭulo de la bastona puno por soldatoj. Ekde 1730 li tamen supreniris en la armea rangaro.

Li distingis sin en pluraj militoj. Dum la Sepjara Milito kontraŭ Aŭstrio, Francio kaj Rusio li plurfoje havis la komandon de la prusia armeo, anstataŭante la reĝon.

Post sia morto en Berlino li estis entombigita en la familia tombo en sia naskiĝloko.

Post lia morto samnoma pruso, Hans Ernst Karl von Zieten, iĝis fama generalo, sed ilia parenceco estas, se entute ekzistanta, tre malproksima.