Futono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Japana futono

Futonohutono[1] (japane: 布団, futon) estas tipo de matraco, kiu estas japana lito.

Japanaj futonoj estas plataj, 5 ĝis 10 cm dikaj kaj tegitaj de kotonaĵo. Futono (shikibuton) estas vendita kune kun: larĝa korpokuseno (kakebuton) kaj kapkuseno (makura). La kusenoj estas kutime plenigitaj de faboj aŭ plastaj perloj. Futonoj estas metitaj sur planko kovrita de tatamoj kaj tradicie ordigitaj en ŝrankoj dum la tago, por ke la tatamo spiru kaj ke la loko povas servi al aliaj celoj. Futonoj estu regule aerumitaj, ĉefe se ili ne estas ordigitaj dumtage.

Okcidentaj futonoj[redakti | redakti fonton]

Futono en okcidento

Okcidentaj futonoj malsamas de japanaj futonoj. Ili kutime estas plenigitaj de ŝaŭmaĵo kaj estas pli dikaj kaj grandaj ol la japanaj modeloj. Ili kutime estas metitaj sur armaturo por utili kiel lito, sed ankaŭ kiel sofo.

Japanoj kutime ne agnoskas okcidentan "futonon" vera futono.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Japana Esperanto-Instituto (1982) "Vortaro Japana-Esperanta"