Imre Simonyi
Aspekto
Imre Simonyi | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 14-an de septembro 1920 en Satu Nou | ||||
Morto | 10-an de februaro 1994 (73-jaraĝa) en Gyula | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
SIMONYI Imre (ŝimonji), originala nomo Szmola estis hungara poeto naskita en Satu Nou (Mişca) la 14-an de septembro 1920 kaj mortinta en Gyula la 10-an de februaro 1994.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li abiturientiĝis en Gyula en 1939 kaj fariĝis kunlaboranto de ĵurnaloj. En 1946 li iĝis la respondecredaktoro de Gyulai Kis Újság. Inter 1952 kaj 1956 li estis helplaboristo en Budapeŝto. En 1956-57 li estis respondecredaktoro de Gyulai Hírlap kaj post tiam subtenis sin kiel liberprofesia verkisto.
Ĉefaj verkoj
[redakti | redakti fonton]- Alföldi versek, 1942;
- Tisztességes írás, v., Gyula, 1956;
- Önéletrajz helyett, v., 1962;
- Ne sírjatok, v., 1966;
- Hatodnapon, v., 1970;
- Gyulai krétarajzok, v., 1978;
- Forgácsok egy fakeresztről, v., 1980;
- Két szerelem, v., 1984;
- Különvélemény, vál. v., 1986;
- Ember Gedeon jegyzeteiből, esszék, Békéscsaba, 1989;
- Világ és népet, 1990;
- Az öröm hiányzott, v., 1994.
- A költő törvénye (ne publikigitaj verkoj,; postmorto) 1995.