Trabfakaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
skeleto de trabfaka domo en Jena (Germanio)
La papermuelilo en Arnstadt konstruita la 1633-an jaron
La preĝejo de Sankta Triunuo, en Elblongo (Norda Pollando), trabfakaĵo

Trabfakaĵo (aŭ: framskeletaĵo) estas

  1. la komunuza nomo por portanta sistemo konsistanta el kadraĵo el (tradicie lignaj) traboj
  2. la konstrumaniero ĉe kiu oni unue laŭ la supra sistemo muntas kradan skeleton (tradicie el ligno) kaj poste plenigas la malplenajn interspacojn inter la traboj, la fakojn, aŭ per argilo ĵetita je latiso el latoj kaj interplektitaj branĉetoj aŭ per ŝtonoj ( kaj kompreneble ĉiukaze ankaŭ per pordo(j) kaj fenestroj).

La tiel kompletigitan konstruaĵon oni nomas trabfaka konstruaĵo aŭ trabfaka domo. La sinonima konstruscienca termino de la komunuza vorto trabfakaĵo estas krad(o)traba skeleto.
Dum Mezepoko la plej multaj el la eŭropaj domoj estis faritaj tiel. Plej ofte ekde post mezepoko tio ne plu faratis, krom en kelkaj regionoj. Nuntempe kelkaj troveblas ankoraŭ interalie en Normandio, en Germanio, ktp.

Vidu ankaŭ sub[redakti | redakti fonton]