La Evoluo de Telefonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
La Evoluo de Telefonio
La Evoluo de Telefonio
La Evoluo de Telefonio
Aŭtoro J. R. G. Isbrücker
Eldonjaro 1928
Urbo Berlino
Eldoninto Rudolf Mosse
Paĝoj 62
vdr

La Evoluo de Telefonio [1] estas 62-paĝa libro originale verkita en Esperanto de inĝeniero J. R. G. Isbrücker. Ĝi estas eldonita en la jaro 1928 ĉe Rudolf Mosse en Berlino kiel numeroj 21-22 de la serio Biblioteko Tutmonda.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Resumas vorte kaj bilde, kion ĉiu devus scii pri la temo. 
— 1929, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 62
Citaĵo
 En 48 paĝa broŝuro kaj per aparte aldonitaj 24 figuroj donas al ni la aŭtoro tre interesan popolarsciencan priskribon pri evoluo de la telefono de ĝia komenco ĝis la nuna tago. Krom detala klarigo de diversaj aparatoj kaj ilia sistemo, instruas la verketo pri instalo kaj funkciado de la diversaj telefoncentrejoj kaj pri senfadena telefonado, kiu nuntempe jam estas enkondukata en la navigado kaj aviado kun granda sukceso. Speciale la trielektroda lampo ludas gravan rolon en la radiotelefonado kaj ĝi estos eĉ la ĉefa kontribuanto por estontaj sukcesoj. La fakscienca teksto estas por ĉiu, ankaŭ nefakulo, tre facile legebla kaj prezentas tre instruigan materialon. 
— Sós. Aŭstria Esperantisto n.63 (mar 1930)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 5034 paĝo 419.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]