Abrantes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Abrantes (metroo de Madrido) kaj Abrantes (stacidomo).
Abrantes
municipo de Portugalio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 2200
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 39 325  (2011) [+]
Loĝdenso 55 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 28′ N, 8° 12′ U (mapo)39.464444444444-8.1978194444444Koordinatoj: 39° 28′ N, 8° 12′ U (mapo) [+]
Alto 35 m [+]
Areo 714,69 km² (71 469 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Abrantes (Portugalio)
Abrantes (Portugalio)
DEC
Abrantes
Abrantes
Situo de Abrantes

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Abrantes [+]
vdr
La kastelo de Abrantes

Abrantes estas portugala urbo kiu apartenas al la distrikto de Santarém, Centra regiono kaj subregiono de Meza Tejo, kun ĉ. 18 600 loĝantojn. Antaŭe apartenis al la antikva provinco Ribatejo. Abrantes estas sidejo de municipo kun 713,43 km² kaj 42 235 loĝantoj (2001), subdividita en 19 fregezioj La urbo Abrantes estas kaj komerca kaj industria poluso en la fekunda cirkaŭa regiono. Ĝi havas metalurgian industrion.

Historio[redakti | redakti fonton]

Abrantes posedas sian propran kastelon kiu estis konkerita de Afonso Henriques, en 1148 al la araboj. Ricevis la foruan reĝimon en la jaro 1179 rekompense de la ofertita rezisto al la marokaj sieĝantoj de Abem Jacob, kiuj devis retroiri kun multaj homperdoj. En 1510 la foruo de Abrantes estis reformita de Manuel la 1-a.

Abrantes estis kategoriigita kiel urbo en 1916, per la leĝo n-ro 601, de la 14a de junio. Nuntempe ĝi havas kvar fregeziojn: Rossio ao Sul do Tejo, São João, São Vicente kaj Alferrarede.

Oni pensas ke la urbo havas keltan originon. Ĝia nomo venas de la latina "Aurantes" eble indikante ke en la antikveco ekzistis multe da oro en la urbo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]