Henri-Alexandre Deslandres

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henri-Alexandre Deslandres

Henri-Alexandre DESLANDRES (n. en Parizo la 24-an de julio 1853 - m. samloke la 15-an de januaro 1948), estis franca astronomo.

Li estis direktoro de la Observatorio de Meudon kaj poste de Parizo. Li inventis la spektroheliografion. Membro de la Akademio de sciencoj en 1902, li fariĝis ties prezidanto en 1920.

Kratero de la Luno ricevis lian nomon kaj same la asteroido 11763 Deslandres. Ekzistas Premio Deslandres de la franca Akademio de sciencoj. Li apartenis al la patrona komitato de Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE), kies prezidanto estis generalo Hippolyte Sébert.