Ballade de la féconductrice (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Balado de la konduka feino
Ballade de la féconductrice
Ballade de la féconductrice
filmo
Originala titolo Ballade de la féconductrice
Produktadlando Francio
Originala lingvo Franca
Kina aperdato 14-a de majo 1979
Daŭro 75 minutoj
Ĝenro Fantasta
Buĝeto 50,000 francaj Frankoj
Reĝisoro(j) Laurent Boutonnat
Produktisto(j) Laurent Boutonnat
Scenaro Laurent Boutonnat
Laŭ la verko de Laurent Boutonnat
Filmita en Francio
Muziko de Laurent Boutonnat
Ĉefrolantoj Orit Mizrahi
Distribuo Films du Marais
IMDb
vdr

Ballade de la féconductrice [baLAD de la fekonduktRIS] (Balado de la konduka feino)[1] estas franca filmo de Laurent Boutonnat aperinta en 1979.

Rakonto[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Elrigardo al fermita kradpordo. Laŭ pianluda muziko, longhara viro kun sutano puŝas la pordon kaj malsupreniras ŝtupar-straton. La pastro transiras la straton, kun valizo en mano, en ŝtorm-brua fono. Li preterpasas viron kun cigaro, kiu petas fajron de li. La pastro helpas la trapasanton, kaj alvenas al preĝejo. Enirinta, li krucosignas kaj eniras la ĥorejon, kie troviĝas du nudaj junaj viroj, dorsflanke, genuantaj, kiuj preĝas. La pastro iras malantaŭ predikejon, malfermas grandegan libron, kiun li foliumas.

Ambaŭ viroj tiam ekstaras, kaj genuiĝas antaŭ la pastro. Muzika fono de religiaj ĥoroj. Dum la predikado, unu el la du viroj ekludas fluton. Lia seksorgano ekstaras kiel serpento dresata de la muzikilaj sonoj. Koleriĝinta, la pastro interrompas sin, alproksimiĝas al ambaŭ viroj, kiuj brakumas liajn krurojn. Li malfermas sian valizon, eltiras tondilon kaj tranĉas la generilon de la fripona muzikisto. Alrigardo al la vizaĝoj, ĉefe tiu de la viro kun tranĉita seksorgano, kiu kriegas pro doloro. Kiam la peniso falas teren, ĝi transformiĝas en lekanton. Laŭ gaja muziko, la pastro eliras el la preĝejo. Tiam li ekvidas junan virinon, sidantan sur motora kovrilo de aŭto, kun la lekanto inter la dentoj, montrantan grandan rideton. Ŝi insiste rigardas lin dum li purigas la sangumitan tondilon. Timigita, li forfuĝas. La enkonduka prezento komenciĝas, fone estas religiaj pentraĵoj prezentantaj krucumadojn, torturo-scenojn kaj nudulojn.

En salono laŭ modo de la 70-aj jaroj, troviĝas trinkanta virino. Infano eniras la ĉambron. Ŝi kisas lin. Li malfermas sian lernejan sakon kaj montras al ŝi grandan libron, kie svage vidiĝas nudaj virinoj. Gaja muziko ekludas. La virino kaj la infano ekdancas, turniĝante, daŭre, laŭ instiga muziko, senfina. La virino kondukas la infanon al balkono, kaj revenas en la loĝejon por pretigi lian banon. La infano senvestiĝas kaj eniras la banujon. En la apuda ĉambro, la feino (ekde nun ŝi estos nomata tiel) eligas lipruĝan bastoneton, kaj sensuale ŝminkas sian vizaĝon. Paralele, la infano sapumas sin per sugestiva maniero, malrapide suprenirante ĝis la femuro. Tamen nenio videblas, ĉar la bano ŝaŭmas. Revene al la ĉambro, kie la feino finas sian ŝminkadon, kiu estas klaŭna masko. Ŝi tiras al si la langon en la spegulo. Kiam ŝi eniras la banĉambron, ŝi estas tute alivestita kiel klaŭno, kun ĉapelo, larĝa pantalono kun kvadrataj desegnoj, striita supro de maristo, kaj ŝelkoj. Ŝi staras antaŭ la banujo kaj fikse rigardas la infanon, grimacas al li. La feino riverencas, kun ĉinaj ombroj sur la muro, la infano estas ravita kaj aplaŭdas. Subite, montratas elektra plugingo super la lavujo. La feino ekprenas la elektran draton, kiun ŝi malrapide svingas per etendita brako, ĉiam rigardante la infanon. Subite, ŝi ŝovas la plugilon en la banujon, kaj la infano dronas, elektrokutita, laŭ pianluda muziketo. Sceno finiĝas per okulumo de la feino al la mortinto.

Stratvagulo sidas sur unu el la pontetoj, kiuj supreniras metro-linion. Li trinkas vinon el botelo, ĝemas per nekompreneblaj vortoj. Malmultaj preterpasantoj ignoras lin. Li fine vomigas sin en manĝujon, eligas tablotuketon, salas sian vomaĵon antaŭ ol manĝi ĝin kontente, kirlante ĝin. Malantaŭe vidiĝas la feino de fore, kiu spektas lian faron, kaj alproksimiĝas al li. Ĵaza muziko de saksofono komenciĝas. La feino surgenuiĝas apud la viro, prenas la manĝujon de liaj manoj, karesas lian vizaĝon. Li estas fascinita, kaj ridetas al ŝi per putritaj dentoj! Tiam, la feino denove eligas sian lipruĝan bastoneton por ŝminki la stratvagulon kiel klaŭnon. Ŝi kisas lin, donante mortigan kison, kaj lasas lin mortinta. Pasantoj daŭre preterpasas, sed ankoraŭ ne rigardas la povran homon. Du viroj ĵetas al li monerojn. Elrigardo al Parizo finas la scenon.

La feino marŝas tra malplena bazaro, de kiu restas nur armaturoj de vendotabloj. Ŝi ankoraŭ estas vestita kiel klaŭno. La viro kun cigaro, ekvidita en la unua sceno kun la pastro, sekvas ŝin de malproksime. Li haltas por terni. La feino pasas antaŭ virino, kiu surportas blankan vaporan vualon kaj starigas tabuleton portantan la surskribon "ankoraŭ virga". La viro kun cigaro siavice pasas antaŭ la nekonata virino, haltas, legas la tabuleton kaj krude braksvingas al ŝi. Poste li alsidiĝas kun la feino sur benko en publika ĝardeno. Li iom post iom proksimiĝas al ŝi. Pli malproksime, viro kun malgaja aspekto sidas sur benko kaj viŝas siajn okulvitrojn. Kiam la viro kun cigaro denove rigardas al la feino, tiu ĉi malaperis. Anstataŭe, troviĝas ovo kun ridetanta vizaĝo surpentrita, kiun li ĵetas al la kapo de la viro kun okulvitroj.

La feino ludas pianon en sia salono. Ŝiaj okuloj estas ŝminkitaj per du nigraj linioj, kiuj eliras el ŝiaj okuloj kaj finiĝas sur ŝiaj vangoj. Marioneto dancas sur la piano kaj batas takton. La sceno estas interrompita de alrigardoj al la kruroj de virino, kiu antaŭeniras en la koridoro. Sonorilo sonoras. Ambaŭ virinoj troviĝas en la salono. La feino zorge pentras siajn ungojn per verniso, dum la alia verŝas kafon, plurfoje rigardas sian kunparolantinon, kaj denove trikas, dum fone aŭdiĝas kant-muziko. La feino fine levas sian rigardon al la alia virino. Tiu montras al ŝi sian komencitan trikoton. Ĝeno eksentiĝas. La feino ekhavas sugestivan pozon kun kruro sur la brakapogilo. Sinsekvas interŝanĝo de rigardoj kaj ridetoj, iom ambiguaj, inter ambaŭ virinoj. La nekonata virino daŭre trikas, kaj ekstaras por preni glason en la kuirejo. Montriĝas, ke ŝi estas graveda. En la kuirejo, ŝi malfermas la pordon de la fridujo, kaj ekkriĉas malkovrante ion, kio restas kaŝita al la spektanto. Pro timego, ŝi peze falas sur sia ventro. Dume, la feino denove ŝminkas sin, kaj iras al la kuirejo kaj rigardas sangon elflui inter la kruroj de la senkonscia virino. Ŝi surgenuiĝas, dispartigas ŝiajn krurojn, foldas siajn manikojn, surmetas gantojn, antaŭ ol levi la jupon de la virino por akuŝi ŝin. Ĉio tio okazas dum ankoraŭ gaje ludas piano. Elrigardo al la infano kiu eliras el la vagino. La feino longe rigardas siajn sangoplenajn manojn, fone aŭdeblas ploroj kaj ĝemoj. Kolerita, ŝi forte ĵetas la bebon en la rubaĵtubon, kaj trenas la korpon de la patrino en la salonon. Tie ŝi metas al ŝi dentojn de Drakulo, lokas ŝian kapon sur libro, antaŭ ol balai la dorson kaj krurojn de la mortintino por senpolvigi ŝin. Ŝi haltas momenton, penseme.

La feino estas en sia lito, kuŝante, ŝi karesas hundon, kuŝantan surdorse inter siaj kruroj, kun disetenditaj kruroj. Ŝi brutale turnas ĝin, almetas ĝin inter siaj kruroj, kaj fikas kun la besto. Senteblas, ke ŝi ĝuas tion kun plezuro.

Policano reguligas la trafikon. Handikapito sur rulseĝo transiras la straton, nevole kunpuŝiĝas en la policanon, kaj estas helpata de tiu ĉi por transiri la straton. Pli malproksime, blindulo ataksie marŝanta, kun blanka bastono, kunpuŝiĝas en arbon. La viro sur rulseĝo daŭrigas sian vojon, preteriras la feinon, kiu baras al li la vojon. Ŝi surhavas kapelinon, havas nigran bastonon en la mano kaj ankaŭ ruĝan punkton sur la nazo. La handikapito kaj la feino ridetas al si reciproke, ŝi turniras ĉirkaŭ la rulseĝo, deprenas la okulvitrojn de la paralizito, kies salivo fluas sur sin. Ŝi piedtretas liajn okulvitrojn per satana mieno kaj la idioto tiam ekploras. La feino sendas kison al li, kisas lin sur la frunto, kaj forte puŝas la rulseĝon sur deklivo. Malproksime, blindulo alproksimiĝas per malfirma paŝo. sinsekvas forta kolizio. Rapida alrigardo al la kriplulo enplektita en aŭto kaj la blindulo senokuligita de sia bastono! Dume, la viro kun cigaro alvenas, scivole spektas la scenon, krude braksignas al la unuokululo. La policano ĉeestinta en la komenco de la sceno vidas lin, batas lin per klabo, kiu montriĝas kiel grandega dildo. Ili interbatalas. La viro kun cigaro ĝismorte batas la policanon per la dildo, kiu eligas ŝaŭman sprucon falante surtere. Alrigardo al la vundita vizaĝo de la policano. La viro kun cigaro trankvile daŭrigas sian vojon.

Sunsubiro vidiĝas el la turo, kie loĝas la feino. Tiu ĉi troviĝas en duon-ombro, antaŭ kandelo, kiun ŝi forblovas. Ŝi estas en sia salono, kie dekoj da aliaj kandeloj lumas en la ĉambro. Ŝi eniras en la kuirejon, malfermas la fridujon kaj eltiras la elektrokutitan infanon, kiun ŝi sidigas antaŭ spegulo, kaj ŝminkas en malgajan klaŭnon. Ŝi nodas ŝnuron ĉirkaŭ liajn manojn, kaj ludas per li kvazaŭ per marioneto, antaŭ ol zorge enmeti lin en valizon. Tiam, fumo eliĝas el la salono. La feino ĵetiĝas tien kaj malkovras etendiĝantan fajron. Ŝi haste forlasas la loĝejon kun la valizo entenanta la infanon. En la ŝtuparejo, ia vila monstro ekpostsekvas ŝin, kaj dum sia fuĝo la feino renkontas ĉiujn siajn viktimojn: la gravedan virinon, kiu ĵetas sin sur ŝin; la virgulino en la strato, kiu provas kapti ŝin; la stratvagulon, sidantan en angulo. La feino rapidas eksteren. Vidiĝas sia fajranta balkono. En la fono, viraj voĉoj kvazaŭ per radio sugestas la alvenon de polico.

Izolita tombejo, meze de dezertaj kampoj. Neĝo kovras la grundon, aŭdiĝas bruo de vento en la fono. La feino eniras, knarigante la kradpordon. Ŝi marŝas inter la tomboj, haltas momente antaŭ unu el ili. Malantaŭ ŝi, mano alkroĉiĝas al la tombo, la feino ne vidas ĝin, ŝi ekstaras kaj denove foriras. Aliaj manoj aperas malantaŭ la tomboj. La feino iras en kotoplenan vojeton, malantaŭ la tombejo. Nur bruas la vento kaj ŝiaj paŝoj, kaj sonorilo, kiu eksonas fore. Dum ŝi pasas, ĉiam pli multnombraj manoj daŭre eliras el la tomboj, la arbetoj, ktp. La feino alvenas en kampon apud la tombejo, kiu senfine etendiĝas kun ebena horizonto, kiun ŝi ektrairas kun sia peza valizo.

Alrigardo al sunsubiro ĉe marbordo, ŝtonplena strando. La feino alvenas kun sia valizo. Unua tabuleto indikas "la mer", alia indikas en kontraŭan direkton "le per"[2]. Sur la sama strando, retroviĝas la senmaskliga pastro de la komenco, ankaŭ kun valizo. Li estas nudpieda, krucosignas senorde, rezignas, manĝas ovojn, freneze priserĉas sian valizon. La feino alproksimiĝas, kaj mortigas lin per tranĉilo. Vidiĝas fluso kaj malfluso de la maro kiu rompiĝas sur la rokoj. Tiam, la viro kun cigaro alvenas, trovas la mortintan pastron, sidanta, ŝminkita en klaŭnon. Li puŝas lin per fingropremo, kaj la korpo ekfalas. Pli malproksime, la feino ludas per la mortinta infano, kiun ŝi animas kiel marioneton sur la strando. La viro kun cigaro alproksimiĝas al la feino, kiu faligas la infanon vidante lin. Longa interrigardo inter ambaŭ, kiuj fine malrapide alproksimiĝas unu la alian, sur la strando. La viro havas pafilon en sia mano. Kiam ili kuniĝas, li metas sian armilon en la dekstran poŝon de sia mantelo, ĵetas sian cigaron, kaj longe kisas la feinon. Ŝi profitas la okazon por kapti lian armilon kaj direktas ĝin al li. Denove longa interrigardo, nur rompita de la bruo de ondoj. La viro ridetas, prenas cigaron kaj malrapide fajrigas ĝin, rezignita. La feino daŭre celas lin, li regresas, ĉiam fronte al ŝi, kvazaŭ por provi kviete forfuĝi. Longa seninterrompa momento. Ŝi ekpafas, la viro ekfalas, la sceno disvolviĝas malrapide. Li ekstaras, ŝi denove pafas, li falas per siaj genuoj sur la ŝtonojn, ŝi ekpafas kuglon en lian kapon. Ŝi ĵetas la pafilon, kaj aliras la infanon-marioneton. Genuante apud li, ŝi eligas tranĉilon, karesas la vizaĝon per la klingo, antaŭ ol tranĉi la ligilojn de sia "marioneto". Fore, ondoj formortas sur la strando. La feino trinkas el boteleto, ŝanceliĝas, vomas kaj ekkuras al la maro. Kamerao malproksimiĝas, fore ekvideblas la klifoj de Étretat, la korpo de la feino flosanta en la akvo, kaj ŝia ĉapelo. Nur restas la piĵamo de la infano. Tiu ĉi estas vidata de malantaŭe, de flanke kaj de antaŭe, kun rideto.

FINO - fina prezento.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Teĥnikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Rolularo[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Instant-Mag N-ro 20, Tear Prod, Paris, 2005

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laurent Boutonnat eble misortografiis la vorton: "ballade"= balado, ĉar ĝi samsonas [BALAD] kiel "balade"= promeno; "féconductrice" estas inventita vorto ambigue elvokanta kaj "fée conductrice"= konduk(t)anta feino, kaj "fécondatrice"= fekundistino - aliflanke la feino estas la "konduka fadeno" de la tuta filmo, do "konduka feino".
  2. En la franca originalo: "la mer" (la maro) samsonas kun "la mère" (la patrino) kaj "le per" (inventita vorto) samsonas kun "le père" (la patro).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]