Giorgino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por la disko bazita de la filmo, vidu Giorgino (muzikalbumo).
Giorgino
filmo
Originala titolo Giorgino
Produktadlando Francio/Usono
Originala lingvo angla
Kina aperdato 5-a de oktobro 1994
Daŭro 177 minutoj
Ĝenro Aventuro/Dramo
Kameraado Laurent Boutonnat
Buĝeto 12.000.000 Eŭroj
Reĝisoro(j) Laurent Boutonnat
Produktisto(j) Laurent Boutonnat
Scenaro Laurent Boutonnat
Gilles Laurent
Filmita en Slovakio
Muziko de Laurent Boutonnat
Ĉefrolantoj Jeff Dahlgren
Mylène Farmer
Produktinta firmao Heathcliff
Distribuo AMLF
IMDb
vdr

Giorgino estas franca filmo de Laurent Boutonnat aperinta la 5-an de oktobro 1994.

Temo[redakti | redakti fonton]

En oktobro 1918, juna kuracisto Giorgio Volli (Giorgino) provas retrovi grupon da infanoj kiujn li prizorgis antaŭ 1-a mondmilito. Sed lia vojaĝo rapide fariĝas kaŝludo kun morto, infana inkubo, kie amo alprenas la trajtojn de Catherine, aŭtisma junulino, kiun oni povas kisi nur brakumante frenezon...

Teĥnikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Rolularo[redakti | redakti fonton]

Filmado[redakti | redakti fonton]

  • La dekoroj estis konstruitaj de la 15-a de septembro 1992 ĝis la 15-a de decembro 1992.
  • La filmado okazis de januaro 1993 al aprilo 1993 en eks-Ĉeĥoslovakio, en Prago, kaj en la ebenaĵoj de Slovakio per temperaturoj ĝis minus 30 C.
  • Dek horoj da ĉiutagaj prov-filmoj estis filmitaj.
  • Tio postulis preskaŭ unu jaron por alveni al definitiva muntado de la filmo.
  • La unua versio de la filmo daŭris ĉirkaŭ 4 horojn, ĝi estis rifuzita de Pathé.

Filmmuziko[redakti | redakti fonton]

Vidu: Giorgino (muzikalbumo)

Videoteko[redakti | redakti fonton]

Duobla DVD "Giorgino" aperis la 5-an de decembro 2007, 13 jarojn post aperdato de la filmo.

Ĉapitroj[redakti | redakti fonton]

Giorgino (DVD)
  1. Giorgio Volli, sola elsaviĝinto
  2. La vojo al Chanteloup
  3. Dormoĉambro por la nokto
  4. Oni ne parolas pri "malbone-mortintoj"...
  5. Giorgio kaj Fraŭlino Catherine
  6. Sainte-Lucie, Frenezulejo
  7. Renkontiĝo kun doktoro Degrâce
  8. La kolero de virinoj
  9. Reveno al la orfejo
  10. La milito estas finita!
  11. La sekreto de Pastro Glaise
  12. Foriri kiel eble plej malproksime...
  13. Mortintoj por Francio
  14. Reveno al Sainte-Lucie
  15. La orfejo estas ruinigita
  16. Kiam alvenas la lupoj...

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Instant-Mag, Hors-série Giorgino, tear prod, Paris - Oktobro 2003

Internaj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]