Galbuloj
Aspekto
Ruĝvosta galbulo Lybius Galbula ruficauda | ||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Galbula aŭ Galbuloj[1] estas genro de birdoj de la familio de Galbuledoj aŭ jakamaroj. Nome tiuj birdoj, laŭ PIV, estas insektomanĝantaj birdoj de Sudameriko (kaj Centrameriko) "el la ordo de pegoformaj, grimpantaj sur arboj, sed loĝantaj en kavaĵoj en la tero, okulfrape koloraj kaj metale brilaj, kun longa rekta beko kaj mallongaj, rondaj flugiloj".
- La genro Galbula enhavas la jenajn speciojn:
- Flavbeka galbulo aŭ Flavbeka jakamaro, Galbula albirostris
- Bluvanga galbulo aŭ Bluvanga jakamaro, Galbula cyanicollis
- Ruĝvosta galbulo aŭ Rufavosta jakamaro, Galbula ruficauda
- Verdavosta galbulo aŭ Verdavosta jakamaro, Galbula galbula
- Kuprobrusta galbulo aŭ Kuprobrusta jakamaro, Galbula pastazae
- Blufrunta galbulo aŭ Blufrunta jakamaro, Galbula cyanescens
- Tombogalbulo aŭ Blankmentona jakamaro, Galbula tombacea
- Purpurgalbulo aŭ Purpura jakamaro, Galbula chalcothorax
- Bronza galbulo aŭ Bronza jakamaro, Galbula leucogastra
- Digalbulo aŭ Paradiza jakamaro, Galbula dea
Referencoj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||


