John Martin Scripps

El Vikipedio, la libera enciklopedio

John MARTIN, denaske John MARTIN SCRIPPS (naskiĝis la 9-an de decembro 1959 - mortis la 19-an de aprilo 1996) estis brita seria murdisto, kiu murdis tri turistojn : Gerard Lowe en Singapuro, kaj sekve Sheila kaj Darin Damude en Tajlando. Aliaj tri eblaj viktimoj restas nekonfirmitaj. Li mem ludis la rolon de turisto por plenumi la murdojn, tiel ke la britaj popularaj gazetoj kromnomis lin "la turisto el Infero". Li kutimis tranĉi la korpojn de siaj viktimoj (laŭ la buĉista metodo, kiun li lernis en malliberejo), antaŭ ol forĵeti ilin.

Martin estis arestita en Singapuro, kien li revenis post la murdo de la geedzoj Damudes. Li estis kondamnita je mortpuno per pendumado : li tiel fariĝis la unua brita civitano, kiu spertis mortpunon ekde la sendependiĝo de Singapuro.