Nomiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nomiko
ludovideoludo
Eldondato 1982
vdr

Nomiko estas ludo ludata rete aŭ en persono, kies reguloj ŝanĝas laŭ la agoj de la ludantoj. Kutime, la reguloj unue ŝanĝigas per demokratia balotado. Nomiko, kaj la baza regularo, estis kreita de Peter Suber en sia libro La Paradokso de Memamendo. La ludo estas iamaniere modelita je modernaj registaraj sistemoj, kaj demonstras ke iu ajn regulŝanĝanta sistemo povas sin trovi en situacio kie la leĝoj estos kontraŭdiraj aŭ malsufiĉaj por difini tion, kio estas laŭleĝa.

La kondiĉo de venko en la bazregularo de Suber estas la akumulado de 100 poentoj (per ĵetkuboj), sed la ludantoj povas tiom ŝanĝi la regulojn ke poentoj estiĝus sengravaj preferante alia venka maniero. Iu ajn ambiguo en la regularo povas permesi al la unua ludanto kiu ĝin malkovras, subtile modifi la regulojn por venki. La bazregularo de Suber permesas nomigi Juĝistoj kiuj prezidas sur la interpreto de la reguloj.

La supera paragrafo specifike rilatas al la regularo de Suber ĉar ekzistas multajn variadojn. Kelkaj havas temojn, kelkaj komencas per nur unu regulo, kelkaj uzas diktatoro anstataŭ demokratio, kelkaj miksas nomikon kun ekzistantaj ludoj tiel MonopolioŜako. Aliaj bizaraj kaj frenezetaj versioj ekzistas.

Nomikaj ludoj povas daŭri tre longtempe. Agora daŭras senhalte ekde 1993.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]