Tonvorto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La sistemo de tonvortoj, ankaŭ nomita latonizo, estas notonomiga sistemo, kiun en 1892 inventis la muzikpedagogo Carl Eitz por la muzikinstruo, per kiu li volis klarigi la kromatajn kaj diatonajn interrilatojn de la tonoj.

Kutima nomo g g# a a# b c c# d d# e f f# g
Tonvorto la de fe ki ni bi ro to mu gu su pa la
Kutima nomo g gb f e eb d db c b bb a ab g
Tonvorto la pu su gu mo to ri bi ni ke fe da la

Al ĉiu duontono li donis konsonanton. Komencante je g: l, d, f, k, n, b, r, t, m, g, s, p, l. Komencante ĉe la konsonanto l li alordigis la kvin vokalojn a, e, i, o kaj u tiele, ke dumpase al plentono oni aliras la venontan vokalon, kaj dum duontona paŝo la vokalo restas la sama.

Uzado de ĉi tiuj silaboj devis faciligi la unuavidan kantadon kaj prosperigi la ĝustan intonacion.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]