Félix Avedik

El Vikipedio, la libera enciklopedio

AVEDIK Félix estis hungara juĝisto, ankaŭ pentristo naskiĝinta en Erzsébetváros la 15-an de junio 1888 kaj mortinta en Budapeŝto la 22-an de decembro de 1949.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Félix Avedik akiris juran diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto en 1910. Li lernis pentroteknikon de Ferenc Szablya-Frischauf, krome en Berlino kaj Parizo. Inter 1912-1915 li estis ŝtata oficisto, poste li estis armea juĝisto, ekde 1917 ĝis 1945 juĝisto en Budapeŝto, inter 1945 kaj 1948 advokato same en la ĉefurbo. Li redaktis la Büntetőjogi Döntvénytár (I–V.) de revuo Jogi Hírlap. Li publikis plurajn studojn pri la historio de la armenoj en Hungarujo. Lia edzino estis violonisto.

Li ekspoziciis ekde 1929.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • A magyar örménység múltja és történeti jelentősége (Bp., 1920);
  • Az örmények (Bp., 1921);
  • Az örmény nép múltja és jelene (kun Ferenc Alexa, Bp., 1922).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon
  • [1]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.