Eiffel (programlingvo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Komputiko > Programlingvo > Eiffel (programlingvo)

Eiffel [Ejfel] estas la matura objektema programlingvo, planita kiel la lingvo por krei fidindan, stabilan, "sanan" programaron.

Celoj de la lingvo[redakti | redakti fonton]

La lingvo Eiffel celas krei klaran kaj elegantan kodon. Eiffel emfazas deklarantajn frazojn kontraŭ proceduraj kaj ebligas kodon sen multenombraj etaj kontrolantaj instrukcioj.

Eiffel intence restriktas stilan esprimecon, provizante malmulte da rimedoj por artifikaj programistaj trukoj aŭ optimigado de programa plenumado. Laŭ la intencoj de kreantoj, tio ĉi faras kodon ne nor pli legebla kaj fidinda, sed ankaŭ stimulas programiston koncentriĝi ĉirkaŭ gravaj,esencaj aspektoj de programo, forlasante flanke problemojn de realigado (rapideco, memorkonsumo ktp.).

Eiffel estas el la unuaj programlingvoj permesantaj perkontraktan programadon.

Sintakso de la lingvo[redakti | redakti fonton]

La lingva sintakso estas eleganta, konsekvenca kaj strikta. Ĝi estas ĉefe inspirita de tiu de la programlingvo Ada, kaj iomete memorigas la lingvon Pascal.

Variabloj en Eiffel estas statike tipigitaj, kun aŭtomatika memora senrubigo. La lingvo inkluzivas potencajn objektemajn trajtojn : multoblan heredaĵon, generajn klasojn, lingvan subtenadon de "Projekto per Kontrakto" (angle – DbC, Design by Contract). Ĉiuj datumtipoj (eĉ entjeroj) estas klasoj. La lingvo provizas plenumi homonimigon (angle – overloading), sed nur por operatoroj, ne por funkcioj (nomataj "metodoj" en Eiffel).

Simpla ekzemplo[redakti | redakti fonton]

Tio estas unu el la plej simplaj Eiffel-programoj : "Saluton, mondo!".

class SALUTON_MONDO
creation make
feature
   make is
      do
         print ("Saluton, mondo!%N")
      end
end