Artefarita satelito
Artefarita satelito aŭ artsatelito [1] aŭ nenatura satelito aŭ sputniko estas artefarita ĉielkorpo, rivoluanta ĉirkaŭ natura planedo aŭ satelito. Por akiri la staton de artefarita satelito, la kosmobjekto devas atingi la unuan kosman rapidon sed ne superi la duan kosman rapidon, karakterizan je la koncernata natura ĉielkorpo. Tiam la rivulado okazas sur elipsa orbito.[2]
La unuan artsateliton de la Tero (Sputnik-1) oni lanĉis en 1957, la unuan de la Luno (Luna-10) en 1966, la unuan de Marso (Mariner-9) en 1971, la unuan de Venuso (Venera-9) en 1975.
En 1980, ĉirkaŭ la Tero rivoluis 900 kompletaj artsatelitoj kaj ĉirkaŭ 1000 disiĝintaj, deŝiriĝintaj eroj.
Spionsatelito (plej ofte nomita oficiale satelito de rekognosko) estas artefarita satelito de observado surtera aŭ de komunikado dediĉita al militista aŭ spiona uzado.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- La artikolon pri komunika satelito, speciala tipo de artefarita satelito, kiu cirkulas en la orbito de la tero kaj rutine peras komunikajn informojn
- Kosmosondilo, Listo de kosmosondiloj
Piednotoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Plena Ilustrita Vortaro
- ↑ Wragg, David W.. (1973) A Dictionary of Aviation. Osprey. ISBN 9780850451634.