Tretmuelejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Per homo propulsita muelejo

Tretmuelejo estas muelejo en kiu homoj aŭ bestoj zorgas por la movado. La propulso konsistas el granda rado kun ŝtupoj. La ŝtupoj estas interne aŭ ekstere de la rado. Per irado en aŭ sur la rado oni propulsas la tretmuelilon.

Tretmuelilo povas esti uzata por pumpi akvon, por mueli grenon kaj por propulsi gruon.