Marbrako de Princo Vilhelmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marbrako de Princo Vilhelmo (dekstre de la mapo), en suda marbordo de Alasko.

Marbrako de Princo Vilhelmo estas marbrako ĉe la Golfo de Alasko en la suda marbordo de la Usona ŝtato de Alasko. Ĝi situas oriente de la Kenaia Duoninsulo. Ties plej granda haveno estas Valdez, je la suda fino de la Transalaska Naftotubo. Aliaj setlejoj ĉe la marbrako, kiu enhavas multajn malgrandajn insulojn, estas Cordova kaj Whittier plus la indiĝenaj vilaĝoj de Ĉenega kaj Tatitlek.

En 1989, la naftoŝipo Exxon Valdez kraŝis ĉe rifo Bligh post eliro el Valdez, kaj okazigis enorman nafteliron, kiu siavice okazigis amasan damaĝon al la medio, inklude mortigon de ĉirkaŭ 250,000 marbirdoj, preskaŭ 3,000 marlutroj, 300 fokoj, 250 senharaj agloj kaj ĝis 22 orkoj.[1]

Koordinatoj: 60° 36′ 54″ N 147° 10′ 05″ U / 60.61500 °N, 147.16806 °U / 60.61500; -147.16806 (mapo)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "1989: Exxon Valdez creates oil slick disaster", BBC, 1989-03-24. Kontrolita 2007-12-03.