Fiŝkapta industrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fiŝkapta industrio estas ajna industrio aŭ aktiveco koncerne kun kaptado, kultivado, procezado, konzervado, stokado, transportado, komercado aŭ vendado de fiŝoj kaj fiŝproduktoj. Ĝi estas difinita de la FAO kiel inkludanta ĉiajn tipojn de fiŝkaptado nome distran, vivtenan kaj komercan fiŝkaptadon, kaj la surharvenigon, procezadon, kaj merkatadon.[1] La komerca aktiveco celas la liveradon de fiŝoj kaj de aliaj marbestaj produktoj por homa konsumado aŭ kiel krudmateriala faktoro por aliaj industriaj procezoj. Rekte aŭ malrekte, la vivtenado de ĉirkaŭ 500 milionoj da personoj en disvolviĝantaj landoj dependas el fiŝkaptejoj kaj akvokulturo.[2]

Marbestokaptado estas supernocio por la kapto de fiŝoj (fiŝkaptado) kaj la kapto de aliaj marbestoj, precipe marfruktoj kiel meduzoj, salikokoj, palinuroj, sed ankaŭ balenoj (balen-kaptado aŭ balen-ĉasado), testudoj ktp. por homa nutro kaj konsumo.

Ofte oni diras simple "fiŝkaptado" eĉ kiam la kaptataj marbestoj ne estas fiŝoj. Tia neprecizeco eble ne tro ĝenas en la ĉiutaga lingvouzo, sed en la faka lingvouzo oni uzu "fiŝkaptado" nur por kaptado de fiŝoj, kaj uzu "marbestokaptado" por la kaptado de aliaj marbestoj aŭ por la supernocio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. FAO Fisheries Section: Glossary: Fishing industry. [1] Alirita la 26an de Majo 2018.
  2. Fisheries and Aquaculture in our Changing Climate, Policy brief of the FAO for the UNFCCC COP-15 en Kopenhago, Decembro 2009. [2]