Aleksandropolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aleksandropolo
greke: Αλεξανδρούπολη Aleksandropolo
urbo
Lumturo en Aleksandropolo, la simbolo de la urbo
Oficiala nomo: Αλεξανδρούπολη
Lando Grekio Grekio
Duoninsulo Balkano
Regiono Trakio
Provinco Evros
Situo Aleksandropolo
 - koordinatoj 40° 51′ 00″ N 25° 52′ 00″ O / 40.85000 °N, 25.86667 °O / 40.85000; 25.86667 (mapo)
Plej malalta punkto
 - alteco m s. m.
Areo 1 219,9 km² (121 990 ha)
Loĝantaro 52,720 (2001)
Denseco 54 loĝ./km²
Horzono OET (UTC+2)
 - somera tempo OEST (UTC+3)
Poŝtkodo 681xx
Telefona antaŭkodo 25510
Landokodo GR-54
Aŭtokodoj NAx-xxxx ĝis NXx-xxxx
Situo enkadre de Grekio
Situo enkadre de Grekio
Situo enkadre de Grekio
Vikimedia Komunejo: Alexandroupoli
Retpaĝo: www.alexpolis.gr

Aleksandropolo (greke: Αλεξανδρούπολη, IPA:Aleksanˈðrupoli; turke: Dedeağaç, katarevousa: Ἀλεξανδρούπολις, Alexandroupolis), estas urbo de Grekio kaj la ĉefurbo de la prefektujo de Evroso kaj de greka periferia unuo de Trakio. Nomita pro Reĝo Aleksandro, estas grava haveno kaj komerca centro de nordorienta Grekio.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Dum la 19a jarcento kaj frue en la 20a jarcento, Aleksandropolo nomiĝis Dedeagac (greke:Δεδεαγάτς), (turke:Dedeağaç), (bulgare:Дедеагач), vorto, kiu signifas "avo arbo" (la vorto dede signifas la avo kaj la vorto ağaç signifas la "arbo" en la Turka.) La nomo estas bazita sur loka tradicio de saĝa derviŝo, kiu pasis multe da tempo sub la ombraĵo de loka arbo kaj poste estis entombigita apud ĝi.