Biblioteko (programado)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri informadika esprimo. Por kolekto de libroj rigardu la paĝon Biblioteko. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Librejo (apartigilo).

Biblioteko en informadiko estas kolekto da programaĵoj, pakitaj por facila uzado fare de pluraj aŭ multaj programoj. Ĝi povas konsisti el subprogramoj, klasoj, tipoj aŭ datenoj.

Bibliotekoj faciligas la reuzadon de programaĵoj. Samtempe ili difinas interfacojn por ilia uzado, kiuj estas la nura afero videbla de ekstere. Tiel eblas ŝanĝi internajn detalojn de bibliotekoj sen influi la uzantaj programojn, se la interfaco restas senŝanĝa.

Tradicie la unuaj bibliotekoj estis statikaj; tio signifas, ke programoj estis binditaj kun propra ekzemplero de ĉiuj uzataj bibliotekoj. Tio grandigis la programojn kaj malfaciligis aktualigojn de bibliotekoj. Tion plibonigis la "dividataj" bibliotekoj, kiuj estas apartaj objektoj uzeblaj fare de pluraj programoj.

Programlingvoj kutime havas aron da bazaj bibliotekoj, kiuj transprenas rutinajn taskojn, ekzemple la en- kaj eligon de datenoj.