Aperitivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Campari kiel aperitivo.

Aperitivo estas trinkaĵo, ordinare alkohola, trinkata kiel apetitvekilo antaŭ manĝo (la vorto venas el la latina verbo aperire, “malfermi.”). Al la aperitivo povas aparteni etaj manĝaĵoj, kiel kekso, fromaĝo, ternukso, ĉipsoolivoj. Aperitivo estas kutima en la franca kaj itala kuirartoj.

Konataj, kutimaj aperitivoj estas la diversaj likvoroj kiel vermuto (Martini, Cinzano).

Oni povas konsumi alkoholaĵojn dum kaj post la manĝado por helpi la digestadon (kiel digestigilo).