Samaria alfabeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Samaria alfabeto

Tipo

Konsonanta skribo
Epoko komence de la unua miljaro a.K.
Deveno

linia alfabeto prakanaana
 → fenica
  → Samaria alfabeto

Parencaj sistemoj juda, aramea, araba
ISO 15924 Samr
Ekzemplo de alfabeto samaria utiligita en la samaria Pentateŭko
Ekzemplo de alfabeto samaria utiligita en la samaria Pentateŭko
abĝado
Dum -600 - nuntempe
vdr

Samaria alfabeto estas la alfabeto utiligita de Samarianoj por skribi la lingvojn judan, aramean-samarian kaj araban. Kvankam indikita kiel “alfabeta”, ĝi fakte estas abjada, laŭ internacia esprimo signifanta alfabeto signantan nur la konsonantojn laŭ la semita kutimo.

Tiu samaria alfabeto enhavas 22 signojn kiuj, kiel dirite, reeĥigas nur la sonojn de la konsonantoj. Ĉiu signo, entenas ankaŭ numeran valoron.

Evoluiĝo de la samaria alfabeto.

La samaria alfabeto estas varianto de la Prahebrea alfabeto, siavice derivaĵo de la Fenica alfabeto. La antikva hebrea alfabeto estis forlasita flanke de judoj en la komenciĝo de la dua duono de la unua miljaro antaŭ Jesuo Kristo, kaj estis anstataŭigita de la nova juda alfabeto, sed ĝi estis konservita ĉe la samararianoj kaj, kvankam evoluinta, konigas per kiuj grafismoj estis antikve skribita la Tanaĥo.

Antikva skribaĵo en hebrea-samaria karaktraro. (El foto de "Palestine Exploration Fund". Julio 2012).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Sáenz-Badillos, Ángel (1988), Historia de la lengua hebrea, Sabadell, España, AUSA, ISBN 8-486-32932-9.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]