Adad-nirari la 2-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adad-nirari la 2-a
Persona informo
Naskiĝo
Morto 4-an de januaro 2001 (2001-01-04)
Ŝtataneco Nov-Asiria Imperio vd
Familio
Patro Aŝur-dan la 2-a vd
Infanoj Tukulti-Ninurta la 2-a vd
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Adad-nirari la 2-a estis reganto de Asirio en 911–891 a.K.

Adad-nirari estis filo kaj posteulo de reganto Aŝŝur-dan la 2-a kaj estas konsiderata kiel fondinto de la Novasiria Imperio. Kojnoskriboj sciigas pri liaj venkoj kontraŭ la arameoj same pri disputoj kun Nabu-ŝuma-ukin la 1-a, reganto de Babilono, kun kiu li fine interkonsentis pri pactraktato: Adad-nirari geedziĝis kun ties filino kaj li donis sian filinon al ties edzino.

Li forte subjugis tiujn areojn, kiuj estis pli frue nur nome asiriaj vasaloj. Li konkeris kaj deportis la ĝenajn arameajn, nov-hititajn kaj hurianajn popolojn al malproksima nordo de la imperio. Adad-nirari la 2-a poste dufoje atakis lkaj venkis Ŝamaŝ-mudammik de Babilonio, aneksante larĝajn areojn de lando norde de Dijala (rivero) kaj la urbojn Hit kaj Zanku en meza Mezopotamio. Li pli larĝigis sian imperion kontraŭ Babilonio dum regado de Nabu-ŝuma-ukin la 1-a. Li okcidente subjugis la arameajn urbojn de Kadmuh kaj Nisibin. Helpe de la grandaj trezoraĵoj, kiujn li kolektis dum la konkeroj, li certigis la regionon de rivero Ĥabur. Adad-nirari sciigas sur fondoplato de Ninivo pri liaj venkoj kontraŭ Urarto.

Lin sekvis sur la trono lia filo Tukulti-Ninurta la 2-a.