Ĉina acipensero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ĉina acipensero

Acipenser sinensis
Acipenser sinensis
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Aktinopterigoj Actinopterygii
Ordo: Acipenseroformaj Acipenseriformes
Familio: Acipenseredoj Acipenseridae
Genro: Acipensero Acipenser
Linnaeus, 1758

Acipenser sinensis J. E. Gray, 1835

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La ĉina acipensero (Acipenser sinensis) estas fiŝo el la ordo de ĥondrosteoj kaj familio de acipenseredoj vivas ĉefe en la riveroj Jangzio kaj Ĉjantang kaj la Flava Rivero de Ĉinio. ĝi troviĝas ankaŭ en la ĉinaj marbordoj. Ĝia longa korpo estas navetforma, dorso arka, ventro plata, buŝo pinta kun dika kaj larĝa bazo. En la malantaŭa parto de la kapo estas glata ostoplato. La buŝo, kun horizontala fendo, povas libere fleksiĝi eksteren. La lipoj supra kaj malsupra kun etaj elstaraĵoj estas subevoluintaj. La okuloj estas malgrandaj, dum la brankoj grandaj. La vosta naĝilo estas malrekta kun raspa ostoplato sur la supra evoluinta parto. La kapo kaj dorso estas blugrizaj aŭ grizbrunaj, ventro blanka kaj naĝiloj blugrizaj.

La ĉinaj acipenseroj estas raraj fiŝoj. Eĉ nun ili ankoraŭ havas molan oston kaj malmolan kruston, kiel antaŭ dek milionoj da jaroj. Ĝuste pro tio oni nomas ilin vivaj fosilioj de praaj vivuloj. Ili vivas en la riverfundo. Maje kaj junie ili grupiĝas ĉe la riverbuŝo kaj kontraŭflue naĝas al la supra baseno de rivero aŭtune. Ili manĝas ĉefe malgrandajn animalojn, kiaj larvoj de moskitoj kaj libeloj, akvajn insektojn, moluskojn kaj fiŝetojn. La ĉinaj acipenseroj migras laŭ difinita linio jam de antikve . aŭtuno estas ilia naskoperiodo. Inter la lasta tagdeko de septembro kaj la unua tagdeko de novembro la ĉinaj acipensero naĝas de la proksima maro al Ĝinŝa-rivero, supra parto de Jangzi-rivero kaj tie frajas. La maskla acipensero sekse maturiĝas en la aĝo de 11 jaroj kaj la femala en la aĝo de 14 jaroj. Ĝenerale ili demetas ĉiufoje 0,5 – 1 milionon da frajoj. La acipenseridoj flosas laŭ riverfluo al maro, manĝante malaltklasajn animalojn survoje. Post ĉ. 10 jaroj ili kontraŭflue naĝas al la supra baseno de Jangzi-rivero laŭ la antaŭa migra linio kaj tie fekundigas la semojn. En 1981 stariĝis Geĝoŭba-akvobaraĵo, kiu baris la migran vojon de la ĉinaj acipenseroj. Por savi tiujn rarajn fiŝojn, la ĉina registaro elspezis30 milionojn da jŭanoj por malfermi novan migran vojon por ili, tamen la posta enketo montris, ke la ĉinaj acipenseroj jam trovis novan lokon por fraji malsupre de la akvobaraĵo.

La elefanta fiŝo (Psephurus gladius) el la ordo de ĥondrosteoj kaj familio de poliodontedoj (Polyodontidae) vivas ĉefe en la riveroj Jangzi, Ĉjantang kaj la malsupra parto de la Flava Rivero de Ĉinio. ĝi iam vizitas grandajn lagojn ĉe la menciitaj riveroj. Ĝi longas pli ol 2 metrojn kaj pezas ĝenerale 500 kg.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.