Kasabian

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bazaj informoj
Deveno Anglio Leicester, Anglio
Ĝenroj Alternativa rokmuziko
Aktivaj jaroj 1997 - nuntempo
Eldoninto Sony Music, CBS Records
Retejo https://www.kasabian.co.uk/
Membroj

Tom Meighan
Sergio Pizzorno
Chris Edwards
Ian Matthews

Antaŭaj membroj

Christopher Karloff

vdr

Kasabian estas angla rokmuzika grupo formita en Leicester en 1997. La originaj membroj de la grupo konsistis el kantisto Tom Meighan, gitaristo kaj kantisto Sergio Pizzorno, gitaristo Christopher Karloff, kaj kontrabasisto Chris Edwards. La grupo estis kompletigita de tamburisto Ian Matthews en 2004. Karloff forlasis la grupon en 2006 kaj fondis novan grupon Black Onassis. Jay Mehler aliĝis por turniro kiel ĉefgitaristo en 2006. Mehler forlasis la grupon en 2013. Kasabian ofte estas vidata kiel unu el la plej bonaj britaj grupoj de la 21-a jarcento kaj, en 2010, gajnis la Q Premion por "Plejbona Artisto Nuntempa". Ili estas konataj pro la vivaj spektakloj, nomitaj "Best Live Band" ĉe la premio-ceremonioj dum multaj okazaĵoj. La muziko de la grupo ofte estas priskribita kiel "sendependa rokmuziko", sed Pizzorno diris ke li "malamas tiajn grupojn" kaj ne sentas Kasabian en tia kategorio.

Kasabian publikigis ses studialbumojn: Kasabian (2004), Empire (2006), West Ryder Pauper Lunatic Asylum (2009), Velociraptor! (2011), 48:13 (2014) kaj For Crying Out Loud (2017). La muziko de la grupo estis priskribita kiel miksaĵo inter La Stone Roses kaj Primal Scream kun la pavumado de Oasis. Ilia muziko gajnis plurajn premiojn kaj rekonon en la amaskomunikilaro, inkluzive de Brit Award en 2010 por Plejbona brita grupo, kaj iliaj vivaj prezentoj estas ĝenerale laŭditaj, la plej rimarkinda el kiu estis ilia aspekto kiel titolkaptistoj ĉe la Glastonbury-Festivalo en 2014.

La nomo Kasabian venas el armena familinomo. Samtempe la armena vorto Kesab venas el la araba "Qessab" kaj aldone al la finaĵo -ian (aŭ jan) por la familinomoj, formiĝas "Kasabian".

Grupanoj[redakti | redakti fonton]

Nuntempaj membroj[redakti | redakti fonton]

Antaŭaj membroj[redakti | redakti fonton]

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Studiaj albumoj[redakti | redakti fonton]

  • 2004 – Kasabian
  • 2006 – Empire
  • 2009 – West Ryder Pauper Lunatic Asylum
  • 2011 – Velociraptor!
  • 2014 – 48:13
  • 2017 – For Crying Out Loud
  • 2022 – The Alchemist's Euphoria

Vivaj albumoj[redakti | redakti fonton]

Kompiloj[redakti | redakti fonton]

  • 2010 – The Albums
  • 2011 – Empire/West Ryder Pauper Lunatic Asylum
  • 2013 – Kasabian/Empire
  • 2014 – West Ryder Pauper Lunatic Asylum/Velociraptor!