Ferdinand Schmidt (fotisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Plärrer-placo en Nürnberg, 1905

Ferdinand SCHMIDT (naskiĝinta en la 19-a de junio 1840 en Nürnberg, mortinta samloke en la 22-a de aŭgusto 1909) estis germana fotografisto.

Fotista memvido[redakti | redakti fonton]

Schmidt trejnitis kiel fotisto fare de la patro kaj helpis lin ekde ĉ. 1860 en la familia ateliero. Post la morto de la patro li transprenis la estron de la ateliero en 1867 kaj akiris en la novembro de la sama jaro la licencon praktiki kiel fotisto. En gazetanoncoj li ofertis, krom kutimaj portretfotadoj en ĉiuj formatoj, ankaŭ fotojn de privataj ejoj. Schmidt, kiu vidis sin ĉefe kiel arkitekturan fotiston, ĉiam reklamis siajn fotojn de nurenbergaj konstruaĵoj. Post ŝanĝoj faritaj ĉe la ejoj li kutime fotis ilin denove kaj vendis la produktojn ekde 1885 perkataloge.

Liaj fotoj tiel eminente atestas la ŝanĝiĝo de Nurenbergo al grandurbo kaj la detruo de ne malmultaj belaj malnovaj ejoj. Kelkaj eĉ post la disfaligo ankoraŭ servis kiel bildkartmotivoj kaj inspiris artistojn kiel Lorenz Ritter, Wilhelm Ritter kaj Paul Ritter fari historigantajn aŭ romantikismajn pentraĵojn kaj grafikaĵojn de Nürnberg.

Krome Schmidt fotis laŭkomisie ejojn de privatuloj, vendejojn kaj uzinojn troviĝantajn ene kiel ankaŭ ekstere de la urbomuroringo nurenberga. Inter la plej konataj serioj nombriĝas la ĉ. la jaroj 1865, 1885 kaj 1905 faritaj kaj el unuopaj fotoj de sama perspektivo kunmetitaj rondpanoramoj disde Spittlerpordo-turo. Kun po 20 jaroj da tempa intervalo la serioj dokumentas la rapidan kreskon de la antaŭurboj Gostenhof, Steinbühl kaj Johannis ĉirkaŭ la bazarplacego Plärrer.

Komisioj publikaj[redakti | redakti fonton]

Historie gravegaj estas la parte tre detalozaj dokumentoj de modernaj, en la kuro de urbanizado estiĝantaj publikaj institucioj. Por ties dokumentado Schmidt komisiitis fare de la urbo aŭ de la landaj aŭtoritatoj. Inter ili nombriĝas la bildserioj de la prizono Nürnberger Zellengefängnis (ĉ. 1870), de la moderna buĉejo, de la nova gasejo, de la (ĉevala) tramvojo, de la moderna malsanulejo de ĉe Flur-strato de 1897 aŭ de multaj novkonstruitaj lernejoj. Inter 1892-96 li dokumentis la konstruon de la muzeo Bayerisches Landesgewerbemuseum, en 1902 – okaze de la 50-a datreveno fonda de la Germana Nacia Muzeo – kelkajn muzeosalonojn kaj ekspozicierojn. La 262 fotojn ampleksanta serio (ekde 1904) honore al la elmontrado Nürnberger Landesgewerbeausstellung (1906) en la novplanita Luitpold-arbaro estas unu el la plej gravaj dokumentilaj pri bavara industrihistorio. Imponaj bildoj, ekz. de la duonmalkonstruo de la ĉirkaŭfortikaĵo, de la meto de fundamentŝtono por nova urbodomo, de inaŭugroj de novaj konstruaĵoj aŭ de la forbrulo de Nägelein-muelejo (1875) estas fruaj ekzemploj de fotoĵurnalismo.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Schmidt sendube estis la plej grava fotisto de Nürnberg en la 19-a jarcento. Kvankam ekde la 1880-aj jaroj la multe pli komoda tekniko de sekaj gelatenoplakoj disvastiĝis, Schmidt ĉiam preferis la plej malnovan kaj malsekan kolodio-sistemon kiu postulis tujan prilaboradon. Por tio Schmidt havis kaleŝon kiel mobilan atelieron kaj laboratorion. Ne malofte interesiĝantaj spektantoj kaj infanoj enkorpigitis en la fotomotivojn. Liaj ĉ. 2000 verkoj, la plej gravaj fotoserioj pri Nürnberg por la periodo de 1860-1909, estas de elstara kvalito. En ili rimarkeblas ankaŭ propra, nova stilo bone reprodukti interesajn teknikaĵojn kaj modernan arkitekturon.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Photographien Glasplattennegative und Abzüge von eigener Hand im Stadtarchiv Nürnberg (Bestand A 47)
  • Ortsansichten aus Nordbayern, Thüringen und der Fränkischen Schweiz
  • Stadtansichten u. a. von Fürth, Erlangen und Regensburg.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Biografio ĉe NDB
  • Wilhelm Kriegbaum: Nürnberg dargeboten in alten Photographien, Verlag Karl Ulrich & Co, Nürnberg 1967.
  • Nürnberg 1865-1909. Photographien von Ferdinand Schmidt, München 2. Auflage 1999.
  • Im Wandel. Nürnberg vor 100 Jahren – Fotografien von Ferdinand Schmidt 1860-1909, 2000.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]