Nesalakvaj helikoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bithynia tentaculata, malgranda nesalakva gastropodo de la familio de Bitiniedoj.
Pomacea insularum, nome pomheliko.

Nesalakvaj helikoj estas specioj de nesalakvaj moluskoj. Specife nesalakvaj helikoj estas gastropodoj kiuj vivas en akvoj nemaraj. La plimulto de nesalakvaj gastropodoj havas ŝelon, kun tre malmultaj esceptoj. Kelkaj grupoj de helikoj kiuj vivas en nesala akvo spiras uzante brankojn, dum aliaj grupoj devas atingi la surfacon por spiri aeron. Nesalakvaj helikoj povas troviĝi tra la tuta mondo en habitatoj game el mallongdaŭraj flakoj al pli grandaj lagoj, kaj el malgrandaj rojetoj al ĉefaj riveroj. Plej manĝas algojn, sed multaj estas rubomanĝantoj kaj kelkaj estas filtromanĝantoj.

Laŭ nunaj klasifikaj klopodoj, ekzistas proksimume 4,000 specioj de nesalakvaj gastropodoj (3,795-3,972).

Almenaŭ 33-38 sendependaj genlinioj de gastropodoj sukcese koloniigis nesalakvajn mediojn.[1] Estas ne eble kvantigi la precizan nombron da tiuj genlinioj ankoraŭ, ĉar ili ankoraŭ devas esti klarigitaj ene de la Cerithioidea.[2] De ses ĝis ok el tiuj sendependaj genlinioj loĝas en Nordameriko.

Taksonoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Strong E. E., Colgan D. J., Healy J. M., Lydeard C., Ponder W. F. & Glaubrecht M. (2011). "Phylogeny of the gastropod superfamily Cerithioidea using morphology and molecules". Zoological Journal of the Linnean Society 162(1): 43-89. COI:10.1111/j.1096-3642.2010.00670.x.
  2. Samloke