Seĥemib

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Seĥemib
Persona informo
Naskiĝo
Morto
Familio
Dinastio Dua egipta dinastio vd
Profesio
Okupo ŝtatreprezentanto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Seĥemib perenmaat estis faraono de la dua egipta dinastio. Li regis ĉ. 2734-2714 a. K.

Sigelo de Seĥemib

Plej probable Seĥemib estis la sama reĝo konata per la nomo de Horuso Peribsen.

Li estis altrangulo kiu pro nekonataj kialoj, eble religiaj, ŝanĝis sian Horus-nomon atinginte la povon, laŭ opinio de E. Drioton, J. Vandier kaj W. Káiser. Li entroniĝis sub la nomo 'Horus-Seĥemib, sed poste ĝin ŝanĝis al Seth-Peribsen; eble pro ribliĝo en la nordo kontraŭ la sudo de Egiptio.

Oni pensas ke li forlasis Memfison (Seth reprezentis la Supran Egiption kaj Horuso estis protektinto de la Suba Egiptio) kaj revenis por esti enterigita en Abidozo, sude, revenigante tradicion kiun liaj antaŭuloj ĉesis praktiki. Verŝajne en tiu ĉi periodo la povo estis dividita kaj regis du reĝoj, disiĝante la Supra kaj la Suba Egiptio.