András Jaszlinszky

El Vikipedio, la libera enciklopedio

András Jaszlinszky [andrAŝ jaslinski], laŭ hungarlingve kutima nomordo (kaj pli komplete) Jaszlinszky András Endre estis hungara pastro, profesoro, monaĥo, kanoniko.

András Jaszlinszky [1] naskiĝis la 1-an de septembro 1715 en Hungara reĝlando en Szina (nuntempa Seňa en Slovakio). Li mortis la 1-an de januaro 1783 en Rozsnyó (nuntempa Rožňava en Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

András Jaszlinszky aliĝis al la jezuitoj en 1733, poste li lernis teologion en Jezuita Universitato de Nagyszombat. Post lernado komence li instruis en diversaj urboj, en 1746 jam en Vieno. Li instruis ankaŭ en la Jezuita Universitato, kie li estis la lasta jezuita rektoro inter 1771 kaj 1773. En 1776 li atingis la pastran rangon kanoniko. Liaj studentaj lernolibroj pri fiziko temas pri la modernaj scioj en la 18-a jarcento.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Oratio de Virginis Deiparae sine macula conceptu, dum alma archi-episcopalis Soc. Jesu universitas Tirnaviensis, annuum in academica D. Ivannis Baptistae basilica immaculatae Virginis diem festive recoleret Tyrnaviae (1744)
  • Institutiones Logicae et Metaphisicae (1754, 1756, 1761, 1764)
  • Institutiones Physicae generalis et particularis (1757, 1761)
  • Geographica Globi Terraquei synopsis ... (1761)
  • Tractatus Theologicus de Angelis, Beatitudine, et actibus humanis. In usum scholae conscriptus. (1762, 1769)

Fontoj[redakti | redakti fonton]