Adolfo la 2-a de Mark

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adolfo la 2-a de Mark
Persona informo
Naskiĝo 13-a14-a jarcento
Morto 1347
Familio
Dinastio Dinastio Mark vd
Patro Engelberto la 2-a de Mark vd
Patrino Matilda von Arenberg vd
Gefratoj Eberhardo la 1-a de Mark-Arenberg • Engelbert III of the Marck, Archbishop of Cologne vd
Edz(in)o Margaret of Cleves, Countess of the Marck vd
Infanoj Adolfo la 3-a de MarkEngelberto la 3-a de Mark • Theoderic I of the Mark • Mechtild von der Mark • Eberhard von der Mark • Margareta von der Mark vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Adolfo la 2-a (mortis en 1347) regis Graflandon Mark kaj pli malfrue ankaŭ Graflandon Kleve. Li estis la unuenaskita filo de Grafo Engelberto la 2-a de Mark kaj ties edzino Matilda von Arenberg.

Adolfo la 2-a, kiu ankaŭ estis vokto de la abatinejo Essen, atingis tie en 1337, ke lia fratino Katarina de Mark tie estis elektata kiel abatino post abdiko de Kunigunda de Berg.

Per la geedziĝo de Adolfo la 2-a kun grafino Margareta de Kleve, filino de Grafo Ditriĥo la 8-a de Kleve kaj heredinto de Graflando Kleve, lia filo poste povis transpreni ankaŭ tiun ĉi graflandon.

Li ne estas konfuzenda kun sia onklo Adolfo la 2-a de Mark, episkopo de Lieĝo.

Familio[redakti | redakti fonton]

Li estis du fojojn edzo. Lia unua edzino estis Irmgarda de Kleve (mortinta en 1362), ŝi estis la filino de Oto de Kleve. La paro estis divorcata en 1324. Lia dua edzino fariĝis Margareta de Kleve (mortinta post 1348). La paro havis jenajn gefilojn:

geedz.: 1354 Richardis de Jülich (naskiĝinta la 7-an de marto 1314; mortinta la 7-na de marto 1360), vidvino de duko Oto la 4-a de Malsupra Bavario (1307–1334)[1]
geedz.: Elizabeta de Sponheim kaj Vianden (1365–1417), La vidvino geedziĝis poste heredoprincon Rupreĥto Pipan (1375–1397)
  • Margarete geedz.: 1357 Johano la 1-a de Nassau
  • Mechtild geedz.: 1371 Eberhardo la 2-a de Isenburg, Grafo de Grenzau (mortinta post la 17-a de januaro 1395)[2]
  • Eberhard, preposto en Monastero
  • Adolfo (mortinta en 1394), 1357 princepiskopo de Monastero, 1363 ĉefepiskopa elektoprincoo de Kolonjo (Adolfo la 2-a Mark) kaj pli malfrue Grafo de Kleve.
  • Ditriĥo, Grafo de Mark-Dinslaken-Duisburg (mortinta en 1406).
  • Elisabeth geedz.: Gumprecht de Heppendorf

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-06-09. Alirita 2016-08-25.
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-02-01. Alirita 2016-08-25.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]