Giganta pratatuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Giganta pratatuo
Troveblo de fosilioj: Plejstoceno
Fossil specimen in Washington, DC at the National Museum of Natural History
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Infraklaso: Placentuloj Eutheria
Superordo: Ksenartroj Xenarthra
Ordo: Cingulatoj Cingulata
Familio: Gliptodontedoj Glyptodontidae
Genro: Gliptodonto Glyptodon
Owen, 1839
Konserva statuso
FOSSIL
Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr

La giganta pratatuogliptodonto (Glyptodon) estis praa, giganta tatuodazipo, kiu vivis origine en Sudameriko kaj dum la glaciepoko disvastiĝis ankaŭ en Nordameriko.

La besto estis herbovora, rinocerogranda. Ĝia kiraso povis havi la diametron de 2 m, la tuta besto longis 3-3,5 m. La fingroj finiĝis ne en ungegoj, sed en hufoj. La postaj kruroj estis pli forte evoluintaj ol la antaŭaj, kiuj apenaŭ portis pezon.

La kiraso konsistis el ostotabuletoj, multangulaj. La kiraso ne estis zonodividita - kiel la kiraso de la hodiaŭaj dazipoj -, tiel ke la besto ne povis buliĝi por defendi la ventroparton. La 'charrúa'-indiĝenoj de Sudameriko uzis la kirason kiel tegmenton.

Ili vivis en limepoko de plioceno-plejstoceno kaj ĉiuj formortis kun alveno de la glaciepoko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]