Ekzergo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Svisa monero de dek centonoj el 1879: informo el eksergo; ĝi estas ankoraŭ por oficiala uzado nuntempe.

Ekzergo estas teknika termino en numismatiko por la spaco rezervita sur medaloj, moneroj aŭ similaĵoj, por meti surskribon kaj por la surskribo mem.[1]

Laŭ Francisko Azorín Eksergo [tiel] estas Surskribaĵo, indikanta daton, fabriklokon, verkistonomon, en la areo limigita per la orlo de monero aŭ medajlo, sub la centra figuro.[2] Kaj li indikas etimologion el greka eks + ergon (ekster verko), kaj de tie la latina exergum.[3] La informo el tiuj eksergoj foje ludas gravan rolon por determini datojn aŭ lokojn; tiaj informoj poste povas esti uzataj de historiistoj por determini la rilatojn de popoloj laŭlonge de la historio kaj de la geografio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. NPIV [1] Alirita la 4an de Januaro 2018.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 64.
  3. Azorín, samloke.