Konferenco pri Internacia Organizado de Unuiĝintaj Nacioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prezidento Truman diskursanta dum la konferenco.

La Konferenco pri Internacia Organizado de Unuiĝintaj Nacioj (UNCIO laŭ anglalingva nomo, KIOUN en Esperanto), ofte konata kiel Konferenco de San-Francisko, estis kunveno de delegitoj el la 50 ŝtatoj de Aliancanoj, kiu okazis el la 25a de aprilo al la 26a de junio 1945 en San-Francisko, Kalifornio, Usono. Dum tiu kunveno, la delegitoj reviziis kaj reverkis la interkonsentojn de Dumbarton Oaks fare dum la antaŭa jaro.[1] La kunveno rezultis en la kreo de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj, kiu estis proponita por subskribo la 26an de junio, nome la lasta tago de la konferenco. La konferenco okazis en diversaj lokoj, ĉefe en la War Memorial Opera House, dum la Ĉarto estis subskribita la 26an de junio en la Teatro Herbst en Civitana Centro. Placo apuda al la urba Civitana Centro, nome "UN Plaza," rememoras la konferencon.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "The United States and the Founding of the United Nations, August 1941 – October 1945". Washington: U.S. Department of State – Office of the Historian. Oktobro 2005. [1] Alirita la 29an de januaro 2019.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Schlesinger, Stephen E. (2004). Act of Creation: the Founding of the United Nations: A Story of Superpowers, Secret Agents, Wartime Allies and Enemies, and Their Quest for a Peaceful World. Cambridge, Massachusetts: Westview, Perseus Books Group. ISBN 0-8133-3275-3.