David L. Ross

El Vikipedio, la libera enciklopedio
David L. Ross
Persona informo
Naskiĝo 24-an de aprilo 1939 (1939-04-24) (84-jaraĝa)
en Maroko
Profesio
Okupo aktoro vd
vdr

David Lee ROSS (naskita 1939) estas usona aktoro naskita en Maroko.

Li komencis sian karieron en televido per Armstrong Circle Theatre en 1952. Dum 1960-aj jaroj Ross partoprenis televidseriojn kiel Combat!, The Man from U.N.C.L.E. kaj Star Trek. Pro eraro de produktoroj de Star Trek, li estis la aktoro de nura rolulo mortigita dufoje en la serio kaj revenigita al vivo.

En 1970-aj jaroj li aperis en televidserio McMillan & Wife kaj aktoris en sia nura kinfilmo Rocky II (1979).