Erevana Ŝtata Universitato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erevana Ŝtata Universitato
publika universitato
Informoj
fondodato 16-a de majo 1919
Situo
Geografia situo 40° 10′ 54″ N, 44° 31′ 35″ O (mapo)40.18159166666744.526469444444Koordinatoj: 40° 10′ 54″ N, 44° 31′ 35″ O (mapo)
lando Armenio
urbo Erevano
adreso 1 Alek Manukyan Street, 0025, Yerevan, Armenia
Nombroj
nombro de studentoj 19 577 vd
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
Asocio de Eŭropaj Universitatoj
• Asocio Universitata de Franclingvio vd
filioj
• Institute for Armenian Studies of YSU vd
Erevana Ŝtata Universitato (Armenio)
Erevana Ŝtata Universitato (Armenio)
DEC
Erevana Ŝtata Universitato
Erevana Ŝtata Universitato
Map
Erevana Ŝtata Universitato
vdr
Ĉefa enirejo de la Universitato de Erevano.

Erevana Ŝtata Universitato (armene: v Պետական ​​Համալսարան, ԵՊՀ, Jerevani Petakan Hamalsaran), ankaŭ simple Universitato de Erevano, estas la plej malnova kontinua publika universitato en Armenio. Fondita en 1919, ĝi estas la plej granda kaj plej prestiĝa universitato en la lando. Ĝi estas tiel neformale konata kiel la "patrina universitato" de Armenio (Մայր ԲՈւՀ, Majr Buh). El ĝiaj 3.150 dungitoj, 1.190 konsistas el instruistaro, kiu inkluzivas 25 akademianojn, 130 profesorojn, 700 instruistojn (asociitajn instruistojn) kaj 360 asistanto-instruistojn. La universitato havas 400 esploristojn, 1.350 post-diplomiĝajn studentojn, kaj 8,500 studentojn, inkluzive 300 eksterlandajn studentojn.

Instruo estas en la armena, sed instruo en la rusa kaj en la angla por fremdaj studentoj estas aranĝita laŭ bezono. La akademia jaro estas de la 1-a de septembro ĝis la 30-a de junio.

En 2010, laŭ University Ranking by Academic Performance, ĝi estas la unua-vicigita universitato en Armenio kaj la 954-a en la mondo, el ĉiuj 20,000 institucioj inkluditaj en la listo.