Doriforo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bone konservita kopio el romia epoko ĉe la Nacia Napola Arkeologia Muzeo.

Doriforo (greke Δορυφόρος doriforos) el Polikleto estas unu el la plej konataj grekaj skulptaĵoj de klasika antikvaĵo, prezentante solide konstruitan, muskolan, starantan batalanton, origine portanta lancon ekvilibrigita sur lia maldekstra ŝultro. La perdita bronza originalo de la verko estus fandita ĉirkaŭ 440 a.K. sed ĝi estas hodiaŭ konata nur de pli postaj marmoraj kopioj (ĉefe romiaj periodoj).[1] La laboro tamen formas gravan fruan ekzemplon de klasika greka kontraposto kaj klasika realismo; kiel tia, la ikoneca Doriforo montriĝis tre influa ĉie en antikva arto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Warren G. Moon, ed. Polykleitos, the Doryphoros, and Tradition, 1995:eseoj de diversaj akademiuloj rezultantaj el simpozio ĉe la Universitato de Viskonsino, 1989, stimulita de la aĉeto de la mineapola Doriforo .