Lole y Manuel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lole kaj Manuel Molina.

Lole y Manuel estis profesia kaj persona paro de flamenkaj artistoj ciganaj formita en 1972 de la geedzoj Dolores Montoya Rodríguez (1954-) kaj Manuel Molina Jiménez (1948-2015). Tiu paro estis la unua montro de flamenka muziko direktita al publiko ne ekskluzive flamenka, estante pioniroj de la muzika tendenco nomita "nova flamenko.

Lole kaj Manuel en "al alba con alegría".

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lole y Manuel (Lole kaj Manuel) estis geedzoj kaj muzika paro de flamenko formita en 1972 de Dolores Montoya Rodríguez (Sevilla, 1954) kaj Manuel Molina Jiménez (Ceuta, 1948 - San Juan de Aznalfarache, Sevilla, 19a de majo 2015).[1] Ili havas ununuran filinon ankaŭ kantistino nomita Alba Molina. Kaj Manuel Molina kaj Dolores Montoya estas membroj de familioj de ciganoj de arta stirpo de flamenkaj kantistoj kaj dancistoj.

Ili ekkarieris kune kiel duopo en 1973 (Lole kantis kaj Manuel gitaris) kaj ili veturis al Madrido por registro de disko ĉe Movieplay, sed estis malkonsento kaj oni ne subskribis kontrakton; ĉiuokaze Nuevo Día (Movieplay, 1975) estis publikigita kaj sukcesis. Post tio la diskeldenejo CBS proponis al ili kontrakton por registri diskojn. Ekde tiam ili sukcese famiĝis, vendis multajn diskojn kaj aperis en multnombraj festivaloj tra tuta Hispanio en la dua duono de la 1970-aj kaj la 1980-aj jaroj.

Ekde 1993 iliaj karieroj disiĝis, sed foje ili aperis kunlabore porokaze ekzemple por registrado kiel tiu de la disko de Lole Montoya Ni el Oro Ni la Plata (Sum, 2004), en kiu Manuel verkis kelkajn pecojn kaj eĉ ili ludas kune.

La muziko de Lole y Manuel foje aperis en kino, elstare per partopreno en filmoj Manuela de Gonzalo García Pelayo, Flamenco kaj Deprisa, deprisa de Carlos Saura kaj Siesta de Mary Lambert, krom en la sonbendo de Kill Bill: 2 de Quentin Tarantino.

La 19an de majo 2015 mortis Manuel Molina 67-jaraĝa en sia hejmo de San Juan de Aznalfarache, viktimo de mortiga kancero.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • Nuevo día - El origen de una leyenda (1975)
  • Pasaje del agua (1976)
  • Lole y Manuel (1977)
  • Al alba con alegría (1980). Akompanataj de "Imán, Califato Independiente"
  • Casta (1984)
  • Lole y Manuel cantan a Manuel de Falla (1992)
  • Alba Molina (1994)
  • Una voz y una guitarra. Koncerte el Teatro Monumental de Madrido (1995).

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]