Sinbrankoformaj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zigzagaj angiloj (Mastacembelus armatus) kaptitaj en la rivero Tlaŭng, Mizoramo, Barato, 2012.

Sinbrankoformaj, en kelkaj landoj nomitaj marĉangiloj, estas ordo de aktinopterigaj fiŝoj, kiuj estas angilformaj sed havas ostoliniojn, kio indikas, ke ili apartenas al la superordo Akantopterigoj, Acanthopterygii.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Oni ne trovis fosiliojn de Sinbrankoformaj. La Mastacembeloidei estis forigitaj el la Perkoformaj kaj aldonitaj al la Sinbrankoformaj post filogenetika analizo fare de Johnson kaj Patterson. Tiuj aŭtoroj konsideris la Sinbrankoformajn parto de monofiletika grupo nomita Smegmamorpha, kiu enhavas ankaŭ la taksonojn Mugilimorpha, Atherinomorpha, Gasterosteiformes, kaj Elassomatidae.[1]

Estas totalo de ĉirkaŭ 99 specioj dividitaj en ĉirkaŭ 15 genroj en tri familioj.[1] Estas du subordoj: Synbranchoidei kaj Mastacembeloidei, aŭ Opisthomi. La Synbranchoidei havas unu familion, nome Sinbrankedoj (Synbranchidae); kvar genrojn; kaj 17 speciojn.[1] La Mastacembeloidei havas du familiojn: nome Ĥaŭduriedoj (Chaudhuriidae), kun kvar genroj kaj kvin specioj, kaj Mastacembeledoj (Mastacembelidae), kun tri genroj kaj ĉirkaŭ 26 specioj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Nelson, Joseph S. (2006). Fishes of the World. John Wiley & Sons, Inc. ISBN 0-471-25031-7.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Baensch, Hans A., kaj Rüdiger Riehl. Aquarien Atlas. Vol. 2. Melle, West Germany: Verlag für Naturund Heimtierkunde, 1985.
  • Chan, S. T. H., F. Tang, kaj B. Lofts. "The Role of Sex Steroids on Natural Sex Reversal in Monopterus albus." In Proceedings of the International Congress of Endocrinology, edited by Robert O. Scow. New York: American Elsevier Publishing Co., 1973.
  • Rainboth, Walter J. "Fishes of the Cambodian Mekong." FAO Species Identification Field Guide for Fishery Purposes. Rome: FAO, 1996.
  • Romero, Aldemaro, eld. The Biology of Hypogean Fishes. Dordrecht: Kluwer, 2001.