Pejzaĝekologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Terkovro ĉirkaŭ Madison, WI. Kampoj estas kolorigitaj flave kaj brune, akvo blue, kaj urbaj areoj ruĝe.

Pejzaĝekologio estas la scienco kiu studas kaj plibonigas la rilatojn inter ekologiaj procezoj en la medio kaj partikularaj ekosistemoj. Tio estas farita ene de vario de skaloj de pejzaĝoj, de disvolvigo de spacaj modeloj, kaj de organizaj niveloj de esplorado kaj politiko.[1][2][3]

Kiel tre interfaka branĉo en la sistemo de sciencoj, la pejzaĝekologio integras biofizikajn kaj analizajn alproksimigojn kun humanismaj kaj holismaj perspektivoj kaj en la naturaj sciencoj kaj en la sociaj sciencoj. La pejzaĝoj estas space heterogeneaj geografiaj areoj karakterizitaj de tre diversa interagadantaj zonoj aŭ ekosistemoj, game el relative naturaj surteraj kaj akvaj sistemoj kiel arbaroj, herbejoj kaj lagoj al hom-dominataj medioj kiel agrikulturaj kaj urbaj lokoj.[2][4][5] La plej elstaraj karakteroj de pejzaĝekologio estas ties emfazo al la rilato inter modeloj, procezoj kaj skaloj, kaj ties fokuso al larĝ-skalaj ekologiaj kaj primediaj aferoj. Tiuj bezonas kongruon inter biofizikaj kaj sociekonomiaj sciencoj. Ŝlosilaj esplorobjektoj en pejzaĝekologio estas ekologiaj fluoj en pejzaĝaj mozaikoj, ter-uzado kaj ŝanĝĝo de terkovro, senkrustigo, rilato de analizo de pejzaĝaj modeloj kun ekologiaj procezoj, kaj konservado kaj elteneblo de pejzaĝoj.[6]

Carl Troll (1899–1975), Karlheinz Paffen (1914–1983), Ernst Neef (1908–1986) kaj Josef Schmithüsen (1909–1984) pluevoluigis pejzaĝekologion.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wu, J. 2006. Cross-disciplinarity, landscape ecology, and sustainability science. Landscape Ecology 21:1-4.
  2. 2,0 2,1 Wu, J. kaj R. Hobbs (Eld). 2007. Key Topics in Landscape Ecology. Cambridge University Press, Cambridge.
  3. Wu, J. 2008. Landscape ecology. En: S. E. Jorgensen (eld), Encyclopedia of Ecology. Elsevier, Oxford.
  4. Turner, M.G., R. H. Gardner and R. V. O'Neill 2001. Landscape Ecology in Theory and Practice. Springer-Verlag, New York, NY, USA.
  5. Forman, R.T.T. 1995. Land Mosaics: The Ecology of Landscapes and Regions. Cambridge University Press, Cambridge, UK.
  6. Wu & Hobbs 2002